Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ladan Niknam perslingva irana poetino kaj verkistino, naskiĝis en Tehrano en la 26 de januaro 1969 (laŭ la irana sun-kalendaro: la 6-an de Bahmano 1347).

Ladan Niknam[1]

Ŝi studis en la kampo de parolado kaj lingvo ĉe la Irana Universitato de Medicinaj Sciencoj. Ekde 1996, ŝi publikigis novelojn, poemojn, kaj prezentis kaj kritikis la verkojn de aliaj verkistoj en irana gazetaro.

Ŝi estis redakcia sekretario de du perslingvaj iranaj revuoj pri kino kaj literaturo:

Ŝiaj verkoj redakti

Jen ŝiaj verkoj laŭ la kronologia ordo (ĝis novembro 2023)[2]:

  • Taglibro de Frenezo (روزشمار جنون): libro de poezio, kiu estis publikigita en 2003
  • Truo en la spegulo (حفره‌ای در آینه): ŝia novelaro
  • Formiko en la luno (مورچه در ماه): ŝia unua romano
  • Vivsignoj de virino (علائم حیاتی یک زن): la dua romano
  • Tiu ĉi domo ne havas numerplaton (ابن خانه پلاک ندارد): la tria romano
  • Resti en kromtempo (ماندن در وقت اضافه): la kvara romano
  • Dek du infanoj, kiujn mi ne havis (دوازده بچه‌ای که نداشتم): ŝia dua poezia kajero
  • La unikorno (تک شاخ): la sesa romano de ŝi

Ŝiaj artikoloj redakti

Niknam dum dek jaroj publikigis centojn da artikoloj[3] en diversaj iranaj tagĵurnaloj, i.a. kaj ĉefe en:

Ladan Niknam kaj Esperanto redakti

En la dua tago de la 4-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK-4), t.e. vendrede la 24-an de novembro 2023, en programero pri la 4-a eldono de INK (Interkultura Novelo-Konkurso)[4] anonciĝis, ke Ladan Niknam estas la Honora Prezidanto de tiu ĉi eldono de INK.

Referencoj redakti