Lady and the Tramp II: Scamp's Adventure

Lady and the Tramp II: Scamp's Adventure (prononco laŭ sistemo IFA [lˈe͡ɪdi ænd ðə tɹˈæmp tˈuː skæmps ɐdvˈɛnt͡ʃɚ], anglalingve por Damo kaj la Trampo 2: La aventuro de Skamp; ankaŭ konata kiel Lady and the Tramp 2) estas usona romantika komedio-dramo animacia filmo produktita de Disney Television Animation en Aŭstralio, kaj la daŭrigo de la animacia filmo de Disney de 1955 Lady and the Tramp. Ĝi estis publikigita rekta al video kaj DVD la 27-an de februaro 2001, 46 jarojn post ĝia antaŭulo.

Damo kaj la Trampo 2:
La aventuro de Skamp
movbilda filmo
Originala titolo Lady and the Tramp II:
Scamp's Adventure
Produktadlando  Usono
Originala lingvo Angla
Kina aperdato 27-a de februaro 2001
Daŭro 69 minutoj
Ĝenro rakonto pri plenkreskiĝo, komedia dramo, romantika komedio, muzika filmo, porfamilia filmo
Reĝisoro(j) Darrell Rooney • Jeannine Roussel
Filmita en  Usono
Loko de rakonto Usono
Muziko de Danny Troob
Ĉefrolantoj Scott Wolf, Roger Bart, Alyssa Milano, Susan Egan, Jeff Bennett, Jodi Benson, Jess Harnell, Debi Derryberry, Kath Soucie kaj Chazz Palminteri
Produktinta firmao Walt Disney Company 
Disney Television Animation 
Disneytoon Studios 
Walt Disney Studios Motion Pictures
IMDb
vdr

Temas pri la filo de Damo kaj Trampo, Skamp, kiu sopiras al liberiĝo el dom-reguloj kaj deziras iĝi "sovaĝa hundo".

Intrigo

redakti
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Skamp estas la sola masklo el la idaro de Damo kaj Trampo. Iun tagon li decidas forkuri el sia hejmo. Li renkontas amason da hundoj kaj precipe, Anĝelo, bela hundino serĉanta familion. Tiu ĉi instruas al li la valorojn kaj la eblecon havi familion.

Ĉefrolantoj

redakti

en la origina, anglalingva versio

  • Scott Wolf: Skamp
  • Alyssa Milano: Anĝelo
  • Chazz Palminteri: Buster
  • Jeff Bennett: Trampo / Jock / Trusty / Dog Catcher (Kaptisto de hundejo)
  • Jodi Benson: Damo
  • Bill Fagerbakke: Mooch
  • Mickey Rooney: Sparky
  • Bronson Pinchot: Francois
  • Cathy Moriarty: Ruby
  • Mary Kay Bergman: Si
  • Debi Derryberry: Annette
  • Barbara Goodson: Darling
  • Nick Jameson: Jim Dear
  • Tress MacNeille: Aunt Sarah (Onklino Sarah) / Am
  • Andrew McDonough: Junior

Kantoj de la filmo

redakti
  • Bonvenon (Welcome) – Ĥoro, Damo, kaj Trampo
  • Mondo sen bariloj (World Without Fences) – Skamp
  • Ĉifono de rubaĵ-societo (Junkyard Society Rag) – Buster kaj lia bando
  • Mi ne sciis, ke mi povus tiel senti (I Didn't Know That I Could Feel This Way) – Skamp kaj Anĝelo
  • Ĉiam tie (Always There) – Skamp, Anĝelo, Damo, kaj Trampo
  • Bonvenon (finogeneriko) – ĥoro
  • Jen la nokto (This is the Night) – ĥoro (Joy Enriquez kaj Carlos Ponce en la originala, anglalingva versio)

Titolo de la filmo tra la mondo

redakti
  • Araba : النبيلة والشارد 2: انطلاقة سهم
  • Bulgara : Лейди и Скитника 2: Приключенията на Скамп ("Lejdi i Skitnika 2: Priključenijata na Skamp")
  • Ĉeĥa: Lady a Tramp II: Scampova dobrodružství
  • Ĉina : 小姐与流浪汉2:狗儿逃家记 (pinjine Xiǎojiě yǔ Liúmáng hàn 2: Gǒuér táo Jiājì)
  • Dana : Lady og Vagabonden 2: Vaks på eventyr
  • Estona : Leedi ja Lontu 2: Võrukaela seiklused
  • Finna : Kaunotar ja Kulkuri II – Pepin seikkailut
  • Franca : La Belle et le Clochard 2 : L'Appel de la rue («La Bela kaj la Trampo 2: La alvoko de la strato»)
  • Germana : Susi und Strolch 2: Kleine Strolche – Großes Abenteuer! («Susi kaj Strolch 2: Etaj friponoj - Granda aventuro!»)
  • Hebrea : היפהפייה והיחפן 2 (Eipeip ie Reihpan 2 : «La Damo kaj la Trampo 2»)
  • Hispana : La dama y el vagabundo II: Las aventuras de Scamp («La damo kaj la vagabundo II: La aventuroj de Skamp»)
  • Hungara : Susi és Tekergő 2. – Csibész, a csavargó
  • Islanda : Hefðarfrúin og umrenningurinn 2: Vaskur í ævintýraleit
  • Itala : Lilli e il Vagabondo II - Il cucciolo ribelle
  • Japana : わんわん物語II (Wanwanmonogatari II: «Hunda rakonto II»)
  • Korea : 레이디와 트램프 2
  • Nederlanda : Lady en de Vagebond II: Rakkers Avontuur
  • Norvega : Lady og Landstrykeren II – Fant på eventyr
  • Pola : Zakochany kundel II: Przygody Chapsa
  • Portugala : A Dama e o Vagabundo II: As Aventuras de Banzé
  • Rumana : Doamna și Vagabondul 2: Moț cu peripeții
  • Rusa : Леди и Бродяга 2: Приключения Шалуна (Ledi i Brodyaga 2: Prikljuĉenija Ŝaluna)
  • Serba : Маза и Луња 2: Шврчина пустоловина (Maza i Lunja 2: Ŝvrĉina Pustolovina)
  • Sveda : Lady och Lufsen II: Ludde på äventyr
  • Taja : ทรามวัยกับไอ้ตูบ 2

Eksteraj ligiloj

redakti