Lago Szelidi
La Lago Szelidi, hungare Szelidi-tó estas malgranda salakva lago, tamen signifa turista celloko en proksimeco de Dunapataj (Hungario). La lago estas la kvina (ne artefarita) plej granda en Hungario.
Lago Szelidi | ||
---|---|---|
Lagobordo
| ||
lago • protektata areo | ||
Ĉefaj fontoj | ne estas | |
Ĉefaj elfluoj | ne estas | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 46° 37′ 53″ N, 19° 2′ 56″ O (mapo)46.63138888888919.048888888889Koordinatoj: 46° 37′ 53″ N, 19° 2′ 56″ O (mapo) | |
Surfaca areo | 0,8 km² | |
Maksimuma longo | 5 km | |
Maksimuma larĝo | 200 m | |
Maksimuma profundo | 4 m | |
Bazaj informoj
redakti- larĝo: 150-200 m
- profundo: 3-4 m
- kombinaĵoj en la akvo: natria karbonato, kalia karbonato, natria jodido
Historio
redaktiTiu loko estis iam branĉo de la Danubo, kiun baldaŭ la rivero forlasis. Dum dominado de turkoj apud la lago situis vilaĝeto Szelid (menciita lastfoje en 1560), kiu senhomiĝis, tamen la lago portas la nomon. Jam ekde tiam oni daŭre profitis la lagon la malsanuloj por resaniĝi.
Priskribo
redaktiLa suda bordo estas sabla, tial oni establis somerajn strandojn. Dunapataj establis ankaŭ feriejon kaj kampadejon. La lago mem estas ankaŭ parto de nacia parko "Kiskunság." Estas vojeto perpieda aŭ bicikla 2400 metrojn longa kun 12 stacioj, kiuj prezentas la plenan naturon de la lago. Ankaŭ fiŝkaptistoj profitas la lagon.
La akvo estas senodora kaj spite la kemiajn kombinaĵojn la akvo ne estas deklarita kuracakvo.