Lagunilla del Jubera

Lagunilla del Jubera [laguNIlja delĥuBEra] estas urbo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la norda Komarko de Logronjo kun ĉefurbo en la provinca kaj regiona ĉefurbo Logronjo. La loknomo Lagunilla del Jubera estas etimologie komprenebla kiel Lageto de Jubera, alude al tiunoma rivero kiu fluas oriente de la urba kerno kaj poste alfluas al la rivero Leza.

Lagunilla del Jubera
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26131
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 394  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 20′ N, 2° 19′ U (mapo)42.333611111111-2.3205555555556Koordinatoj: 42° 20′ N, 2° 19′ U (mapo) [+]
Alto 612 m [+]
Areo 34,3 km² (3 430 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Lagunilla del Jubera (Provinco Rioĥo)
Lagunilla del Jubera (Provinco Rioĥo)
DEC
Lagunilla del Jubera
Lagunilla del Jubera
Situo de Lagunilla del Jubera
Lagunilla del Jubera (Hispanio)
Lagunilla del Jubera (Hispanio)
DEC
Lagunilla del Jubera
Lagunilla del Jubera
Situo de Lagunilla del Jubera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lagunilla del Jubera [+]
vdr
La municipa teritorio de Lagunilla del Jubera, en la nordo de la regiono.

Geografio redakti

La municipo estas komponita de loĝlokoj Ventas Blancas, Villanueva, Zenzano kaj Lagunilla.

Ĝi estas inter montaro Zenzano kaj agrikulturaj teroj de la valo de la rivero Jubera. Limas norde kun Murillo de Río Leza, sude kaj oriente kun Santa Engracia del Jubera (kun domaroj Bucesta kaj Santa Cecilia), okcidente kun Ribafrecha, Leza de Río Leza kaj Soto en Cameros (kun domaroj Trevijano kaj Treguajantes).

La urba kerno de Lagunilla del Jubera estas sudoriente de la municipa teritorio, fine de la ŝoseo LR-468. La domaro Ventas Blancas estas vojkrucejo en kiu kunfluas la ŝoseoj LR-346 kiu venas de Ribafrecha, LR-261 kiu venas de Murillo de Río Leza kaj preter Ventas dividiĝas en la LR-468 al Lagunilla del Jubera kaj la LR-261 al Jubera.

Historio redakti

 
Ventas Blancas.
 
Zenzano.

Laŭ la nomo Lacu-nela, aperis menciita en la foruo de Nájera, havigita de la reĝo Sanĉo la 3-a. Meze de la 11-a jarcento, la reĝino Estefanía, vidvino de la reĝo García de Nájera, donis al sia filo, la infanto don Fernando la lokon Jubera kun ties domaroj Bucesta, Lagunilla, Oprela kaj iliajn teritoriojn. En 1478, la grafo de Aguilar, senjoro de Kameroj, posedis Lagunilla, sed la lokanoj de Ribafrecha estis partianoj de la malamikaj senjoroj de Navarrete; la konflikto estis intervenita de la Katolikaj Gereĝoj.[1]

Aktualo redakti

La rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj same en Lagunilla del Jubera, kie oni malaltiĝis el 1 100 loĝantoj ĝis nunaj 300.

La ekonomio estis bazata ĉefe sur la brutobredado, agrikulturo kaj turismo.

Vizitindaĵoj estas la preĝejo, ermitejoj en la diversaj loĝlokoj, inkluzive senhomejoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Bildoj redakti

Notoj redakti

  1. Historia] En la municipa retejo. Konsultita la 17an de Septembro 2022.