Lajos Asztalos
ASZTALOS Lajos [astaloŝ lajoŝ) estis rumanihungara lokhistoriisto, lingvisto, plurlingvulo, tradukisto, esperantisto naskiĝinta en Parizo la 31-an de januaro 1936 kaj mortinta en Kluĵo la 4-an de aprilo 2018.
Lajos Asztalos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de januaro 1936 en Parizo |
Morto | 4-an de aprilo 2018 (82-jaraĝa) en Kluĵo |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Hungario • Rumanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • hejmlanda esploristo • tradukisto |
Biografio redakti
Inter la 22-a de aŭgusto 1952 kaj la 3-a de septembro 1954 li estis politika malliberulo. Asztalos studis inter 1956 kaj 1958 en la Universitato Bolyai de Kluĵo, sed oni eksigis lin. De 1962 ĝis 1991 li estis presisto. Li tradukis el la hungara lingvo en la galegan lingvon la drampoemon de Imre Madách La tragedio de l' homo.[1]
Tradukvolumoj en Esperanto redakti
- Mi vizitas mian farmon, Esperanta literatura antologio, Budapest, 1984.
- La fabelavida diablo, (50 popolfabeloj de 20 popoloj), Budapest, 1990.
Lokhistoria libro redakti
- Helynév- és településtörténeti adattár, Kluĵo, 2004.
Fonto redakti
- Ki kicsoda Aradtól Csíkszeredáig, Pallas-Akadémia Könyvkiadó, Csíkszereda, 1997.
- Erdélyi magyar ki kicsoda, 2010.