Lajos Horváth (politikisto)

hungara advokato, politikisto

Lajos Horváth [lajoŝ horvAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horváth Lajos estis hungara ministeria oficisto, politikisto, parlamenta deputito, senatano, advokato. Lia nobela antaŭnomo estis székudvari [sEkudvari].

Lajos Horváth
Lajos Horváth
Lajos Horváth
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aprilo 1824 (1824-04-15)
en Alsózsolca
Morto 12-an de marto 1911 (1911-03-12) (86-jaraĝa)
en Miskolc
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo advokatopolitikisto
vdr

Lajos Horváth[1] naskiĝis la 15-an de aprilo 1824 en Alsózsolca, li mortis la 12-an de marto 1911 en Miskolc.

Biografio redakti

Lajos Horváth lernis en sia naskiĝurbo, poste li studis juron en kalvinana kolegio de Debrecen kaj akademio en Pozono. En 1843 li estis helpanto de la hungara parlamento en Pozono, poste li havis diversajn postenojn en la landa administracio. Dum la Hungara revolucio (1848-1849) li estis ministeria oficisto, sed depost fino de la revolucio li ne elmigris, sed kaŝiĝis. En 1851 li ricevis amnestion, tial li malfermis advokatan atelieron en Miskolc. Li estis parlamentano inter 1865-1969 kaj 1873 kaj 1896. En tiu longa periodo li ofte strebis por evoluo de Miskolc. En 1898 li estis nomumita senatano. Li neniam edziĝis.

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti