KAZINCZY Lajos [kazinci] estis hungara honvedgeneralo. Li naskiĝis en Széphalom la 20-an de oktobro 1820 kaj mortis en Arado la 25-an de oktobro 1849. Li estis la plej juna filo de verkisto Ferenc Kazinczy.

Lajos Kazinczy
Persona informo
Naskiĝo 20-an de oktobro 1820 (1820-10-20)
en Széphalom
Morto 25-an de oktobro 1849 (1849-10-25) (29-jaraĝa)
en Arad
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo soldato
oficiro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Biografio

redakti

Lajos Kazinczy finis la sapeistlernejon de Tulln an der Donau, poste li servis en la usarregimento la 9-a en rango de leŭtenanto. En 1847 li elpaŝis el la armeo. Je la establado de honvedaro en junio de 1848 li enpaŝis en sapeistbatalionon la 1-an. En januaro 1849 li estis divizikomandanto en rango de vickolonelo de korpuso de György Klapka. En aprilo 1849 li fariĝis generalo, komandanto de nordorienta korpuso de la regiono Felső-Tisza. En julio 1849 li devintus kuniĝi kun Artúr Görgey, sed la rusaj milittrupoj malhelpis tion. Li senarmiĝis la 25-an de aŭgusto 1849 en Zsibó. La imperiestra milittribunalo kondamnis lin al morto, kaj oni pafmortigis lin.

Fontoj

redakti