LESZNAI Lajos (naskiĝis 1904 - mortis fine de novembro 1977 en Budapeŝto) estis hungara muzikologo kaj esperantisto.

Esperantisto ekde 1924, li kunlaboris en Literatura Mondo, estis redakciano de Hungara Vivo, preleginto en Internacia Somera Universitato kaj kontribuanto al pluraj movadaj periodaĵoj, i. a. Scienca Revuo, Sciencaj komunikaĵoj kaj Esperanto, kies ĉefa muzika recenzanto li estis dum la lastaj jaroj. Kiel muzikologo, d-ro Lesznai estis internacie respektata fakulo pri Béla Bartók, pri kiu li verkis libron (1961), tradukitan ankaŭ en la anglan kaj germanan.