Lajos Márton (esperantisto)

MÁRTON Lajos, Ludoviko MÁRTON (naskiĝis 1922 - mortis la 24-an de marto 1978 en Budapeŝto) estis iama ĝenerala sekretario de Hungarlanda Esperanto-Konsilantaro kaj redaktoro de ties Informilo.

Li havis grandajn meritojn pri la postmilita ligiĝo de la hungaraj esperantistoj al la internacia Esperanto-movado. Marton iniciatis kaj dum pluraj jaroj redaktis la periodaĵon Internacia Jura Revuo, estis vicprezidanto de Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj, aktivulo en Mondpaca Esperantista Movado kaj redaktoro de hungaraj eldonoj de la revuo Paco.