Lajos Ungvári
Lajos Ungvári [lajoŝ], hungare Ungvári Lajos, Esperante ’’Ludoviko Ungvári’’ estis hungara skulptisto.
Lajos Ungvári | |
---|---|
![]() Kálmán Mikszáth fare de Lajos Ungvári | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de marto 1902 en Pereĉin |
Morto | 15-an de oktobro 1984 (82-jara) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Lajos Ungvári naskiĝis la 13-an de marto 1902 en Hungario, en Perecseny [pereĉenj] (nuntempa Pereĉin en Ukrainio). Li mortis la 15-an de oktobro 1984 en Budapeŝto.
BiografioRedakti
Lajos Ungvári frekventis industriartan lernejon en Budapeŝto inter 1921-1926. Post la 2-a mondmilito li skulptadis en artista kolonio en Budapeŝto, kie li faris precipe sovetiajn heroajn monumentojn. Li ricevis premion Kossuth en 1953 en 1972 ankaŭ alian premion.
Liaj ekspoziciojRedakti
Ekde 1922 li ekspoziciadis komence kune kun aliaj, poste ankaŭ sole.
Verkaro (selekto)Redakti
- skulptaĵoj kaj monumentoj, ekzemple Álló nő (Staranta virino) en Budakeszi 1955; Anya gyermekkel (Patrino kun filino) en Budapeŝto 1958; Kálmán Mikszáth en Szeged 1961; Ülő nő (Sidanta virino) en Seregélyes 1967
- tombaj skulptaĵoj