Lampertsbach (Ahr)

La Lampertsbach (ĝis Alendorf ankaŭ nomata Frömmelsbach) estas 9,5 km longa, okcidenta kaj dekstra flankrivero de la rivero Ahr en la distrikto Vulkaneifel (Rejnlando-Palatinato kaj en la distrikto Euskirchen (Nordrejn-Vestfalio).

Lampertsbach
Lampertsbach vor Bachschwinde
rivero
Bazaj informoj
Situo Eifel, distrikto Vulkaneifel, distrikto Euskirchen, Rejnlando-Palatinato, Nordrejn-Vestfalio (Germanio)
Rivera reto Rejno
Longeco 9,48 km
Fluo
Fonto oriente de Esch en la distrikto Vulkaneifel
- Alteco super marnivelo 539 m
Enfluejo inter Hüngersdorf kaj Dollendorf en la riveron Ahr
- Alteco 358 m
Geografio
Trairataj vilaĝoj Esch, Blankenheim kun la partoj Alendorf kaj Hüngersdorf
la valo de la rojo Lampertsbach okcidente de la enbuŝiĝo de la Wierstaler Bach
la valo de la rojo Lampertsbach okcidente de la enbuŝiĝo de la Wierstaler Bach
vdr

Geografio redakti

Rivervojo redakti

La rojo Lampertsbach fontas en la Ahreifel kiel Frömmelsbach. Ĝia fonto situas oriente de Esch en Rejnlando-Palatinato sur alteco de ĉ. 539 m.

De sia fonto la rojo fluas orienten kaj baldaŭ atingas la limon inter Rejnlando-Palatinato kaj Rejnlando-Palatinato. Ĝi trafluas la naturprotektejon Lampertstal und Alendorfer Kalktriften mit Fuhrbach und Mackental sur la teritorio de la komunumo Blankenheim. De la enbuŝiĝo de la rojo Odenbach (km 7,6) apud Alendorf, kie la rojo pasas la monton Kalvarienberg (522.8 m), ĝi havas la nomon Lampertsbach. Ĝi trafluas nordorienten tra la nturprotektejo Lamperstal kaj enbuŝiĝas oriente de Hüngersdorf kaj norde de Dollendorf sur alteco de 358 m en la riveron Ahr.

Akvokolekta areo kaj alfluantoj redakti

La 28,071 km² granda akvokolekta areo estas deakvigata trans Ahr kaj Rejno al la norda maro. La alfluantoj de Lampertsbach estas (rivermalalten):

nomo GKZ longeco
[km]
akvokolekta areo
[km²]
direkto enbuŝiĝo
ĉe km
loko
Odenbach 271816180 1,8 maldekstre 7,6 Alendorf
Rohrtaler Bach 271816192 1,5 maldekstre 6,6 Alendorf
Wammesbach 271816320 4,3 6,496 dekstre 6,5
Mirbach 271816400 4,0 5,383 dekstre 5,2
Wierstaler Bach 271816920 2,6 maldekstre 3,0

Ceteraĵo redakti

 
tabulo Bachschwinde

La Lampertsbach havas specialaĵon: en la germana tiel nomata Bachschwinde (= rojoforiĝo). Sub ponto la subgrundo estas tiom trua, ke granda parto de la akvo malaperas en la subrgundo. Ĉe malmulta akvo la tuta rojo malaperas.[1]

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Naturerlebnis im Kreis Euskirchen. Arkivita el la originalo je 2013-11-05. Alirita 2015-04-04.