Lancelot Eric Richdale

novzelanda ornitologo

Lancelot Eric RICHDALE (naskiĝis la 4-an de januaro 1900 en Marton, Novzelando, mortis la 19-an de decembro 1983) estis instruisto kaj amatora ornitologo de Novzelando.

Lancelot Eric Richdale
Persona informo
Naskiĝo 4-an de januaro 1900 (1900-01-04)
en Marton
Morto 19-an de decembro 1983 (1983-12-19) (83-jaraĝa)
Ŝtataneco Nov-Zelando vd
Alma mater Hawkesbury Agricultural College • Universitato CornellOkcident-Sidneja UniversitatoUniversitato de Nov-ZelandoUniversitato de Otago vd
Profesio
Okupo ornitologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Richdale studis en Wanganui, iĝis instruisto baze en Dunedin post akirado de diplomo en 1922 el la Agrikultura Altlernejo Hawkesbury ĉe Sidnejo, Aŭstralio.[1]

La ĉefa ornitologia intereso de Richdale estis marbirdoj, ĉefe pingvenoj kaj petreloj, kaj li engaĝiĝis en longdaŭraj studoj pri diversaj specioj dum la plej granda parto el sia vivo. Li estis ĉefe forto por akiri protekton por la kolonio de la Nordreĝa albatroso ĉe la Kabo Taiaroa, Otago, post esti malkovrinta la unuan sukcesan elnestiĝon tie en 1938.[2]

Referencoj redakti

  1. DNZB, Robertson, Christopher, 4r14, Richdale, Lancelot Eric – Biografio, 5a Majo 2013
  2. Albatross colony marking 70 years. Otago Daily Times (28a de Aŭgusto 2008). Alirita 2008-08-30.