Nordreĝa albatroso

La Nordreĝa albatroso, Sanforda albatrosoToroa,[1] Diomedea sanfordi, estas granda marbirdo el la familio de albatrosoj. Ĝi estis disigita el la tre proksime rilata Sudreĝa albatroso tiom ĵuse kiom ĉe 1998,[2] kvankam ne ĉiuj sciencistoj subtenas tiun konkludon kaj konsideras ambaŭ el ili kiel subspecioj de Reĝa albatroso.[3]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nordreĝa albatroso
Nordreĝa albatroso
Nordreĝa albatroso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Diomedeedoj Diomedeidae
Genro: Diomedea
Diomedea sanfordi
(Murphy, 1917)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Etimologio redakti

Diomedea sanfordi estas komponaĵo de Diomedea alude al Diomedo, nome greka heroo, kies kompanoj turniĝis laŭlegende en birdoj kaj sanfordi alude al Leonard Cutler Sanford.[4]

Taksonomio redakti

Albatrosoj apartenas al la familio de Diomedeedoj kaj al la ordo de Procelarioformaj, kun pufinoj, fulmaroj, ŝtormopetreloj, kaj merĝopetreloj. Ili kunhavas iajn identigajn karakterojn. Unue, ili havas nazajn trapasejojn kiuj ligiĝas al la supra beko nome narikornoj[5], kvankam la naztruoj ĉe albatrosoj estas en la flankoj de la beko. La bekoj de Procelarioformaj estas unikaj ankaŭ en tio ke ili disiĝas en inter 7 kaj 9 kornecaj platoj. Fine, ili produktas stomakoleon faritan el vaksoesteroj kaj trigliceridoj kiu estas stokita en la proventrikulo. Tio estas uzata kontraŭ predantoj sane kiel energiriĉa manĝofonto kaj por idoj kaj por plenkreskuloj dum ties longaj flugoj.[6]

La Nordreĝa albatroso estis unuafoje priskribita kiel Diomedea sanfordi fare de Robert Cushman Murphy, en 1917, baze sur specimeno el la Ĉathamoj.[1]

Priskribo redakti

La Nordreĝa albatroso estas tipe ĉirkaŭ 115 cm,[2] pezas 6.2 al 8.2 kg kaj havas enverguron de 270 al 305 cm.[1][7] La junulo havas blankajn kapon, kolon, supran dorson, pugon kaj subajn partojn. Estas malhela makuleteco ĉe la krono kaj pugo. Ties malsupra dorso estas blanka kun pli nigra makuleteco ol ĉe la krono, kaj ĝi havas malhelajn nigra-brunajn supraflugilojn kun blanka makuleteco ĉe kovriloj. Ties vosto estas blanka kun nigrabruna pinto, kiel ties subflugiloj. Estas nigra bendo malantaŭ la antaŭa bordo de ties flugiloj inter la karpa kuniĝo kaj la pinto. Dum la aĝopaŝo, ties kapo, dorso, pugo, vosto, kaj skapulara regiono blankiĝas. Ĉiuj aĝoj havas rozkolorecan bekon kun nigra tranĉobordo ĉe la supra makzelo, kun karnokoloraj kruroj.[2] La Nordreĝa albatroso povas esti distingata el la Suda en maro pro siaj supraflugiloj, kies plumaro estas tute malhela kompare kun la grandaj areoj de blanko ĉe la Suda. Ambaŭ specioj diferenciĝas ankaŭ laŭ kutimaro.

Kutimaro redakti

Manĝo redakti

La Nordreĝa albatroso manĝas fiŝojn, cefalopodojn, krustulojn, salpajn tunikulojn, kaj kadavraĵojn.[2] Kalmaroj ludas gravan rolon kiel granda parto de ties dieto kaj povas konsistigi 85% el ĝi.

Reproduktado redakti

 
Juna Nordreĝa albatroso en la kolonio de Taiaroa Head, Novzelando

Ili plenumas tre ampleksan reciprokan aŭ grupan memmontradon, foje en la aero aŭ sur akvo. Post kiam la paro estas formata, la memmontrado perdas rimarkindecon. La reproduktado ekas je la 8a jaro.[1] Ili nestumas ĉiun duan jaron, kaj konstruas siajn nestojn sur ebenecaj amasetoj de la insuloj kie ili ĉeestas. Ili preferas herbojn, kaj ties nesto estas malalta amaso de vegetaĵaro, koto kaj plumoj. La ino demetas ununuran ovon, en oktobro aŭ novembro, sur nesto, kiun kovas ambaŭ gepatroj dum ĉirkaŭ 80 tagoj. La ido estas kovata ankaŭ dum unu monato, kaj estas preta por elnestiĝo post ĉirkaŭ 240 tagoj.[2] Ties kolonioj estas pli densaj ol tiuj de iuj ajn aliaj grandaj albatrosoj.

Reprodukta populacio kaj Tendencoj[2]
Loko Populacio Dato Tendenco
Ĉathamoj 6,500-7,000 paroj 1998 Malpliiĝante
Kabo Taiaroa, Suda Insulo 25 paroj 1998 Malpliiĝante
Totalo 17,000 1998 Malpliiĝante

Teritorioj redakti

Nordreĝaj albatrosoj nestumas en la Ĉathamoj (Forty-Fours, Granda Fratino, kaj Malgranda Fratino), Insulo Enderby en la Aŭklandoj, kaj ĉe Kabo Taiaroa en la Duoninsulo Otago, Novzelando. La kolonio de Kabo Taiaroa estas la unika albatrosa kolonio inter ĉiuj specioj troviĝanta en hom-loĝata ĉeftero. For de la reprodukta sezono la Nordreĝaj albatrosoj entreprenas ĉirkaŭpolusajn flugojn en sudaj oceanoj, kaj ĉefe ĉe la Humboldta Marfluo kaj la Patagonia Breto.[2]

 
Diomedea sanfordi - SOr Tasmanio

Konservado redakti

La Nordreĝa albatroso estas listita kiel endanĝerita specio fare de IUCN,[8] kaj ili havas loĝan teritorion de 64,300,000 km2, kun reprodukta teritorio de 8 km2.[2] El 5,200 al 5,800 paroj reproduktiĝas ĉe la Ĉathamoj ĉiujare kaj 25 paroj ĉe Kabo Taiaroa kaj 2 paroj ĉe Insulo Enderby, el ĉirkaŭkalkulata totalo de 17,000 birdoj, kvankam tio estis ĉirkaŭkalkulo de 1991. Ties ĉefa reproduktejo en la Ĉathamoj estis ege damaĝita de serio de intensaj ŝtormoj kaj la rezulta manko de nestomaterialo malpliigis ties reproduktan sukceson. La idoj kaj la ovoj de birdoj reproduktantaj en la Suda Insulo estis preditaj de enmetitaj specioj, kiaj sovaĝiĝintaj katoj, la muŝo Lucilia sericata kaj la ermeno Mustela erminea. Fine la multhokada fiŝkaptado estas la plej damaĝa minaco al tiu birdo, eĉ kvankam ĝi estis malpliigita.

Por helpi en la survivado de tiu specio, oni entreprenas birdoringadon, la Kabo Taiaroa havas predantokontrolon funkciantan dum la reprodukta sezono, same kiel la Ĉathamoj ne havas predantojn. La Insulo Enderby kaj la Kabo Taiaroa estas naturrezervejoj, kaj la Departamento de Konservado de Novzelando formortigis la sovaĝiĝintajn gregarojn, kuniklojn kaj musojn el Insulo Enderby ĉe 1993.[9]

Danke al klopodoj de L. E. Richdale, la kolonio de Kabo Taiaroa estis jam protektita ĉe 1950. En 1972 okazis la unua formala publika rigardo al ties reprodukta areo, kaj ĉe 2001 pli ol 100,000 personoj vizitas ĉiujare la areon por rigardi tiun specion.[1]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Robertson, C. J. R. (2003)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 BirdLife International (2008)(a)
  3. Clements, J. (2007)
  4. Gotch, A. F. (1995)
  5. Sibley D. A. (2001)
  6. Double, M. C. (2003)
  7. Answers.com
  8. BirdLife International (2012). Diomedea sanfordiInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.
  9. Veitch, C. R., et al. (2002)

Referencoj redakti

  • Brooke, M.. (2004) “Procellariidae”, Albatrosses And Petrels Across The World. Oxford, UK: Oxford University Press. ISBN 0-19-850125-0.
  • Clements, James. (2007) The Clements Checklist of the Birds of the World, 6‑a eldono, Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Double, M. C.. (2003) Procellariiformes (Tubenosed Seabirds), Joseph E. Trumpey, Chief Scientific Illustrator, 2‑a eldono, 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins, Farmington Hills, MI: Gale Group, p. 107–111. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Gotch, A. F.. [1979] (1995) “Albatrosses, Fulmars, Shearwaters, and Petrels”, Latin Names Explained A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. Nov-Jorko, NY: Facts on File, p. 190. ISBN 0-8160-3377-3.
  • Robertson, C. J. R.. (2003) Albatrosses (Diomedeidae), Joseph E. Trumpey, Chief Scientific Illustrator, 2‑a eldono, 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins, Farmington Hills, MI: Gale Group. ISBN 0-7876-5784-0.
  • “Eradication of rabbits and mice from subantarctic Enderby and Rose Islands”, Turning the tide : the eradication of invasive species, proceedings of the International conference on eradication of island invasives 028, p. 319–320. 


Eksteraj ligiloj redakti