Lancfolia plantago

Lancfolia plantagolatine (Plantago lanceolata) estas plantspecio kiu apartenas al la familio de la Plantagacoj (Plantaginaceae).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lancfolia plantago, Plantago lanceolata
Lancfolia plantago (Plantago lanceolata), floraro
Lancfolia plantago (Plantago lanceolata), floraro
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj
Klaso: Dukotiledonoj
Ordo: Laminaloj Laminales
Familio: Plantagacoj Plantaginaceae
Genro: Plantago Plantago
Specio: Lancfolia plantago P. lanciolata
Lancfolia plantago ‘‘Plantago lanciolata‘‘
= (L.)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Lancfolia plantago (Plantago lanceolata), habito
Lancfolia plantago (Plantago lanceolata), habito

Priskribo redakti

La lancfolia plantago estas multjara, herba planto, kiu havas altokreskon de 5 ĝis 50 cm. La multe disbranĉita radikaro kreskas ĝis 60 cm profunden. La bazestarantaj folioj formas rozedon kaj havas tigojn. La integra foliplato estas pinta, mallarĝa kaj lancforma.

La planto floras de majo ĝis septembro. Sur la longa petiolo staras densa, cilindroforma spika floraro. La relative malgrandaj floroj estas duseksaj.

La kromosomnombro estas 2n = 12, malofte 72.[1]

Disvastigejo redakti

La lancfolia plantago origine hejmiĝis en Eǔropo. Intertempe ĝi disvastiĝis tutmonde. Ĝi kreskas ofte en grasherbejoj en parkaj razenoj, en vojoj kaj kampoj.

Ekologio redakti

La lancfolia plantago estas profundradika hemikriptofito. La vegetativa plimultigado okazas per la radikŝosoj. La gluebla semo estas disvastigata de bestoj kaj homo.

Taksonomio redakti

Plantago lanceolata L. havas la sinonimojn: Plantago azorica HOCHST., Plantago hungarica WALDST. & KIT., Plantago sphaerostachya HEGETSCHW., Plantago lanceolata var. sphaerostachya MERT. & W.D.J. KOCH.

Uzado redakti

La folioj estas manĝeblaj, kiel salato.

Gravaj plantaj enhavosubstancoj kaj ties medicina efiko redakti

 
lancfolia plantago en formo de la herba drogo (Plantaginis lanceolatae herba)

La planto enhavas iridoid-gliceridojn, ekzemple aǔkubino, katalpolo, asperulosido, ŝlimŝtofoj, taninoj, silika acido, saponino. Ĝi estas milda al tusado.[2] La planta drogo de lancfolia plantago estas uzata kontraǔ kataroj de la spiraj vojoj kaj inflamoj de la buŝo kaj mikozoj. Krome ĝi helpas al malgravaj inflamoj de la haǔto, ekzemple pro insektopikoj, urtika bruliĝo, neǔrodermito kaj simile malgravaj lezoj de la haǔto.[3][4][5][6]

Por fari infuzaĵojn oni kolektas la tutan herbon (la latina nomo por la drogo nomiĝas: Folia Plantaginis lanceolatae.

 
radikoj de la lancfolia plantago en vitrino (longeco de la kesto ĉ. 1m ). Foto el la ĝardenekspozicio de la germana federacia lando Baden-Virtembergo, majo 2014.

Referencoj redakti

  1. Erich Oberdorfer: Pflanzensoziologische Exkursionsflora für Deutschland und angrenzende Gebiete. 8. Auflage. Verlag Eugen Ulmer, Stuttgart 2001, S. 872–873, ISBN 3-8001-3131-5
  2. Hans Flück, Rita Jaspersen-Schib: Unsere Heilpflanzen, 7.Auflage, Ott Verlag Thun 1986, ISBN 3-7225-6756-4, S. 149
  3. Roche Lexikon Medizin, 5. Auflage, Verlag Urban & Fischer, München, Jena 2003, ISBN 978-3-437-15156-9, S. 1470
  4. C. Jänicke, J. Grünwald, T. Brendler: Handbuch Phytotherapie, Wissenschaftliche Verlagsgesellschaft mbH, Stuttgart 2003, ISBN 3-8047-1950-3, S. 504f
  5. R. Hänsel, O. Sticher: Pharmakognosie, Phytopharmazie, 8. Auflage, Springer Verlag, Berlin 2007, ISBN 3-540-34256-7, p. 829f kaj 604
  6. R. Düll, H. Kutzelnigg: Taschenlexikon der Pflanzen Deutschlands, 6. Auflage, Verlag Quelle und Meyer, Wiebelsheim 2005, ISBN 3-494-01397-7, S. 367

Eksteraj ligiloj redakti