Lancy estas urbo kaj komunumo en Kantono Ĝenevo, Svislando. Ĝi havis 27852 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Lancy
Blazono de Lancy
Preĝejo de Lancy
Kantono Ĝenevo
Distrikto (Ne estas distriktoj en Kantono Ĝenevo)
Koordinatoj  46° 11′ 0″ N 6° 7′ 0″ O / 46.18333 °N, 6.11667 °O / 46.18333; 6.11667 (mapo)Koordinatoj: 46° 11′ 0″ N 6° 7′ 0″ O / 46.18333 °N, 6.11667 °O / 46.18333; 6.11667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 27852
Areo 4,82 km²
Alteco 420 m super marnivelo
Poŝtkodo 1212
Komunumkodo 6628
Mapo de Lancy
Information icon.svg
vdr

GeografioRedakti

La urbo Lancy situas sudokcidente de Ĝenevo ĉe la suda bordo de la rivero Rodano. La urbo konsistas el la du partoj Grand-Lancy kaj Petit-Lancy.

Najbaraj komunumojRedakti

La urbo limas en nordo al Ĝenevo kaj Vernier, en oriento al Carouge, en sudo al Plan-les-Ouates, kaj en okcidento al Onex.

SciindaĵojRedakti

La futbalstadio Stade de Genève, kie okazis tri ludoj de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 troviĝas sur la teritorio de la urbo Lancy.

TrafikoRedakti

Lancy estas konektita al la urba tram- kaj busreto de Ĝenevo. La ĝeneva tramlinio n-ro 15 kaj diversaj buslinioj servas la urbon Lancy.

Lancy disponas ankaŭ pri propra aliro al la nacia aŭtoŝoseo A1 de Ĝenevo tra Berno kaj Zuriko al Sankt-Galo kaj Sankt-Margreto.

HistorioRedakti

La unua dokumenta mencio de Lancy datiĝas el la jaro 1097 kiel Lanciaco.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti