Landébia

komunumo en la departemento Côtes-d'Armor de Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Landébia (stacidomo).

Landébia (jen france, prononco [lɑ̃dbja], bretone Landebiav) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 447 loĝantoj sur areo de 3,55 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 126 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Dinan kaj al la kantono Plancoët / Plangoed. La teritorio havas komunan limon kun Hénanbihen, Plédéliac, Pléven, Pluduno, Saint-Denoual kaj Saint-Pôtan.

Landébia / Landebiav
komunumo
komunumo en Francio
Administrado
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
Arondismento Dinan
Kantono Plancoët
Komunumaro Plancoët Val d'Arguenon
INSEE kodo 22096 [+]
Poŝtkodo 22130
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 447  (2021) [+]
Loĝdenso 126 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 31′ N, 2° 20′ U (mapo)48.514166666667-2.3363888888889Koordinatoj: 48° 31′ N, 2° 20′ U (mapo) [+]
Alto 39 m [+]
Areo 3,55 km² ( 355 ha) [+]
Landébia / Landebiav (Côtes-d'Armor)
Landébia / Landebiav (Côtes-d'Armor)
DEC
Landébia / Landebiav
Landébia / Landebiav
Situo de Landébia / Landebiav
Landébia / Landebiav (Francio)
Landébia / Landebiav (Francio)
DEC
Landébia / Landebiav
Landébia / Landebiav
Situo de Landébia / Landebiav

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Landébia [+]
vdr

Historio redakti

La paroĥo de Landébia, enklavigita en la episkoplando de Saint-Brieuc apartenis al la dekanlando de Coëtmieux, kiu apartenis al la episkoplando de Dol kaj estis dediĉita al la sankta Eliĝo de Noyon.

Lokoj kaj monumentoj redakti

 
Kruco Saint-Hubert
  • Baptujo
  • Vojkruco nomata "kruco Saint-Hubert", datiĝanta de la 16-a jc. Klasita kiel Monumentio Historia. Temas pri angula kruco ornamita per Virgulino[1].
  • Kruco de tombejo de la 16-a jc, kies soklo inter kolonetoj estas ornamita per alegoriaj bestoj. Klasita kiel Monumento Historia (MH)[2].
  • Kalvario nomata "kruco Dom Jan" de la 16-a jc. Monumento konsistanta el kvadrata soklo staranta sur 3 ŝtupoj kaj okangula fusto, sur kiu staras kruco, kun sur du el ĝiaj facoj, estas skulptitaj el granito Kristo kaj Virgulino kun infano. Du krucoj pli malgrandaj sur la flankoj, portas la du ŝtelistojn[3].
  • 2 fontanoj
  • Memormonumento pri militmortintoj pli freŝdata, skulptita de Jean-Patrick Poiron, skulptisto, kies laborejo estas strato de Jerzual en Dinan

Referencoj redakti

  1. Kruco Saint-Hubert, PA00089242. datumbazo Mérimée, franca ministerio pri kulturo.
  2. Kruco de tombejo, PA00089243. datumbazo Mérimée, franca ministerio pri kulturo.
  3. Du krucoj pli malgrandaj, Slipo n°PA00089241. datumbazo Mérimée, franca ministerio pri kulturo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti


 
La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj