Pléven
Pléven (jen france, prononco plevɛ̃, bretone Pleven) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Fine de 2021 en la komunumo vivis 610 loĝantoj.
Pléven / Pleven | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
komunumo en Francio vd | |||
Administrado | |||
Regiono | Bretonio | ||
Departemento | Côtes-d'Armor | ||
INSEE kodo | 22200 [+] | ||
Poŝtkodo | 22130 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 610 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 63 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 29′ N, 2° 19′ U (mapo)48.49-2.3202777777778Koordinatoj: 48° 29′ N, 2° 19′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 8 m [+] | ||
Areo | 9,73 km² ( 973 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pléven [+] | |||
Historio
redaktiDolmeno nun detruita atestas pri tre malnova loĝantaro sur la komunumo.
La "Bourgs Heussais" konsistigas la plej dikan kastelan teramason de la Frua Mezepoko (11-a jc). Ĝi apartenas al la baronlando de La Hunaudaye kaj al la diocezo de Saint-Brieuc. En la 15-a jc, iu Madeuc, siro de Guémadeuc, konstruigis la palaceton de Vaumadeuc.
La komunumo, starigita en 1790 apartenis sub la Direktorio (1795-1799) al la kantono de Jugon, kiel komunumo administrata de komuna oficisto. La paroĥo de Pléven esti forigita en 1792 kaj restarigita en 1803, kaj estis okze de la franca Revolucio la loko de bataloj inter la bluloj kaj la vendeanoj, kiuj profitis pri rifuĝejoj en la najbara arbaro. En 1798, la komunumo estis kondamnita repagi al Thibaud de la Chainneais la cidron, kiun la vendeanoj estis ŝtelintaj de li. Vaumadeuc estis loĝata en la 19-a jc de erudiciulo, Tresvaux du Fraval, dum iu Danican (ŝipposedanto de Saint-Malo) konstruigis la palaceton de Portes. En Pléven naskiĝis en 1805 monsinjoro Lebreton, granda vikario de Saint-Brieuc antaŭ ol fariĝi episkopo de Le Puy, kie li mortis en 1886.
Lokoj kaj monumentoj
redakti- Palaceto Vaumadeuc, 15-a jc, registrita kaj klasita kiel Monumento Historia[1].
- La kastelaj teramasoj « Les Bourgs Heusais » klasita kiel Monumento Historia[2].
Galerio
redakti-
Foto farita de la ponto inter Pléven (maldekstra bordo) kaj Plorec-sur-Arguenon (dekstra bordo). Malproksime videblas la malnova palaceto de Rocher en Pléven kun sia kolombejo.
-
Kastelo de La Hunaudaye (Plédéliac, najbara de Pléven)
-
Kastelo de La Hunaudaye (Plédéliac) vidata de la marŝadpadoj de Pléven
-
Kastela teramaso de Bourgs Heussais, 11-a jc
-
Kastela teramaso de Bourgs Heussais, 11-a jc vidata de la okcidenta alirvojo
-
Preĝejo Saint-Pierre (1880-1881), verko de arkitekto Le Coz. La unua ŝtono de la preĝejo estis metita la 27-an de junio 1880. La preĝejo estis benita la 1-an de oktobro 1882 kaj konsekrita la 15-an de julio 1883 de monsinjoro Lebreton.
-
Blazono de monsinjoro Augustin David (1862-1882), episkopo de St-Brieuc. france D’azur à la tour crénelée d’argent mouvante d’ondes en courroŭ de même et surmontée d’une étoile d’or. Moto : Ruunt et stat (ili impetas kaj li staras) (ili : malamikoj de la preĝejo = la ondoj ; il : monsinjoro David = la turo)
-
Blazono de monsinjoro Le Breton, episkopo de Le Puy (1863-1886). Tiu moto, kiu memorigas pri la nomo kaj la naskiĝa provinco de la prelato, estas en kelta lingvo kaj signifas : « Bretona ĉiam ».
-
Statuo de krucisto faranta bensignon (Preĝejo Saint-Joseph).
-
La Ceno, ligna gravuraĵo.
-
Palaceto de Portes, nuna urbodomo de Pléven.
-
Plano de la kastela teramaso de Bourgs Heussais en Pléven, kiu prezentas unu el la grandaj kastelaj teramasoj (klasita Monumento Historia en 1961). Ĉirkaŭ la centra parto, ĉirkaŭata de fosaĵo oriente kaj okcidente, situas du ebenaĵoj angule ŝirmitaj per restaĵoj de fortikaĵoj. Eblas supozi ke tiu fortreso, kiu defendis la transpason de la rivero Arguenon estis forlasita por pli moderna defenda strukturo : la kastelo de La Hunaudaye.
-
Palaceto Vaumadeuc
-
Palaceto Vaumadeuc
Elstaruloj ligitaj al la komunumo
redakti- Pastro François-Marie Tresvaux de Fraval, naskiĝinta en Loudéac en 1782, mortinta en Parizo en 1862 estis granda vikario de monsinjoro Quélen inter 1832 kaj 1835, poste dekano de kanonikaro. Li ekkonis nepinon de Minet, kaj fariĝis ŝia konfesprenanto. Tre frue li vizitadis la palaceton Vaumadeuc en Pléven antaŭ la ekloĝado de lia nevo kaj precipe antaŭ ol li fariĝis ĝia posedanto. Li testamentis al tiu nevo : Charles Tresvaux du Fraval, sian bibliotekon, diversajn objektojn kaj korespondaĵo. Aŭtoro de multaj verkoj, li reeldonis la "Vivo de la sanktuloj de Bretonio" de Dom Lobineau (1836), publikigis uzante la laboron de Dom Maurice la libron "Historio de Eklezio de Bretonio ekde ĝia komenciĝo ĝis nun" (1839).
- Monsijoro Lebreton (1805-1886) , granda vikario de Saint-Brieuc antaŭ ol fariĝi episkopo de Le Puy.
- Yves Le Goff, malnova biciklisto, naskiĝinta la 25-an de februaro 1907 en Pléven.