Kolombejo
Kolombejo aŭ kolombodomo estas konstruaĵo aŭ lokalo, kiu estas specife konstruita kun etaj niĉoj por la kolomboj aŭ leterkolomboj sur la tegmento aŭ en la mansardo de la domo.
La materialoj el kiaj ĝi estas konstruita samkiel ĝia strukturo, varias en multaj landoj.
La moderna kolombejo estas malproksima heredanto de la roma colombarium, sed tiu termino uzeblas ankaŭ kaj ĉefe por aludi al tombejoj kie oni konservis la cindrojn aŭ ostojn de mortintoj en malgrandaj ujoj kiuj estis lokigitaj en malgrandaj muraj niĉoj similaj al tiuj por kolombonestoj.
HistorioRedakti
La bredado de la kolomboj estis kutimo jam ĉe asirianoj, fenicoj, kaj en antikva Grekujo. Ĝi iĝis hobio en Romio.
Varono, Kolumelo kaj Plinio la Maljuna skribis verkojn pri la bredado de kolomboj kaj pri la konstruado de kolumbejoj. La romia colombarium, ĝenerale ronda, estis interne kovrita per blanka pulvoro de marmoro.