Lannoy

komunumo en Franca Flandrio, norda Francio
La nomo Lannoy ankaŭ signas iujn pli etajn loĝlokojn, precipe historian eksan abatejon en la komunumo Roy-Boissy de la departemento Oise, kiu funkciis ĝis la Franca Revolucio.

Lannoy - prononco laŭ sistemo IFA [lanwa], jen france, historie nederlande respektive okcidentflandre Lanno - estas komunumo de Francio kadre de la historia pejzaĝo Franca Flandrio, Frans-Vlaanderen respektive Flandre française. Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ], nederlande/flandre Noorderdepartement, en la regiono Hauts-de-France (prononco [o d(ə)ˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio" pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la antaŭa regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale'], nederlande/flandre Noord-Nauw van Calais). Fine de 2020 en la komunumo vivis 1 810 loĝantoj sur areo de 0,18 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 10 056 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Lille (france Arrondissement Lille, nederlande Arrondissement Rijsel respektive okcidentflandre Arroundissement Rysel), kaj al la kantono Croix.

Lannoy · Lanno
komunumo
Hôtel de ville de Lannoy.JPG

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Escutcheon fr region Hauts-de-France.svg Hauts-de-France
Departemento Blason Nord-Pas-De-Calais.svg Nord
Arondismento Lille (Rijsel/Rysel)
Kantono Croix
Antaŭa regiono Generic flag of Nord-Pas-de-Calais.svg Nordo-Kaleza Markolo
Historia pejzaĝo Franca Flandrio
INSEE kodo 59332 [+]
Poŝtkodo 59390 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 810  (2020) [+]
Loĝdenso 10 056 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 40′ N, 3° 13′ O (mapo)50.6661111111113.2105555555556Koordinatoj: 50° 40′ N, 3° 13′ O (mapo) [+]
Areo 0,18 km² (18 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Lannoy · Lanno
Situo de Lannoy · Lanno

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Lannoy [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
pordego de la eksa katolika konvento Croisiers, en kiu iam estis fama bierfarejo
urba panoramo de 1700, kun la historia kastelo Château de Courcelette maldekstre

De tie al la limo al Belgio estas malpli ol 3 kilometrojn.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti


 
La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj