Hartlaŭba mevo

(Alidirektita el Larus hartlaubii)

La Hartlaŭba mevo, (Larus hartlaubii) estas eta mevo, tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hartlaŭba mevo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Genro: Larus Larus
Specio: Hartlaŭba mevo 'Larus hartlaubii'
Carl Friedrich Bruch 1853
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Tiu birdo estas nemigranta kaj reproduktanta kaj loĝanta endemismo de la marbordo de la Atlantiko de Sudafriko kaj Namibio. Kvankam ĝi estas ĉefe marborda aŭ estuara, ĝi ne estas pelaga specio (enmara), kaj ĝi estas rare vidata en maro malproksime de la tero. Ĝi estis iam foje konsiderata kiel subspecio de la Blanka mevo (Larus novaehollandiae).

Ĉirkaŭ duono de la tuta loĝantaro, lastatempe kalkulita je ĉirkaŭ 30,000 birdoj, estas en la regiono de Kaburbo. Ĝi reproduktiĝas en grandaj kolonioj, kaj la ĉefa tradicia reprodukta kolonio estas ĉe insulo Robben. Plenkreskuloj flugas teren por trovi manĝaĵojn por la idoj laŭ flugveturo de ĉirkaŭ 24 km.

Aspekto redakti

Hartlaŭba mevo estas 36-38 cm longa. Ĝi estas ĉefe blanka mevo kun grizaj dorso kaj supraflugiloj, nigraj flugilpintoj kun blankaj rimarkindaj "speguloj", kaj malhelruĝaj beko kaj kruroj. Dum reproduktado ĝi havas tre helgrizan kapon, sed alisezone ĝi havas tre purblankan kapon. Ambaŭ seksoj estas similaj. Tiu specio diferenciĝas el iome pli granda Grizkapa mevo pro sia pli maldika, malhela beko, pli ruĝaj kruroj, plata kapo kaj malhelaj okuloj.

La Hartlaŭba mevo atingas maturecon post du jaroj. Junuloj havas brunan strion tra la flugiloj. Ili diferencas el samaĝaj junuloj de Grizkapa mevo pro tio, ke al ili mankas nigra fina vostostrio, havas malpli malhelajn zonojn en la flugiloj, pli malhelajn krurojn kaj blankan kapon.

Kutimoj redakti

La Hartlaŭba mevo alkutimiĝis al homa apudado kaj estas maltimida ĉe homaj loĝejoj. Ĝi estas ĉiomanĝanta kiel plej granda parto de la mevoj de la genro Larus kaj ili rabas, manĝas restaĵojn aŭ predas taŭgajn etajn predojn, ofte piedirante en neprofunda akvo.

Kvankam ĝi estas relative rara specio, ĉirkaŭ la deka plej rara inter la ĉirkaŭ 50 mevoj, ĝi estas komuna en sia teritorio kaj estas tre facile vidata en Kaburbo kiel plago en la konstruaĵoj aŭ naĝante en homaj naĝejoj aŭ banejoj. Foje estas eĉ danĝero en flughavenoj.

Kiel plej granda parto de la mevoj, ĝi estas tre socia vintre, kaj dum manĝado kaj dum ripozado. Ĝi estas bruema specio, ĉefe ĉe kolonioj. La voĉo estas raŭka korveca kaaarr. Tiu specio ĝenas la homojn pro sia bruemo en urbaj areoj.

La nomo de la Hartlaŭba mevo rememoras la germanan fisikiston kaj zoologon, Gustav Hartlaub.

Referencoj redakti

Eksteraljl ligoj redakti