Latineca angla, LatinesceLatinised English (nomata en Enciklopedio de Esperanto eble erare Latinecce) estas internacia planlingvo proponita en 1895 kaj rebakita 1901 de skoto George Henderson kiu ankaŭ proponis Anglo-franca. Latinesce estas latinigita angla lingvo, t. e., la vortprovizo estas bazita sur la latina lingvo, kaj la gramatiko sur la angla. Ĝi, kaj Anglo-franca, estas citita de Louis Couturat kaj Leopold Leau, en iliaj Histoire de la langue universelle.

Nombroj (1-10): un, du, tré, quat, quinc, sex, sept, oct, nov, dec.

Patro nia:

Nostre Patre qui esse in coele,
sanctificate esse tue nomine;
veni tue regne;
facte esse tue voluntate ut in coele,
ita in terre.
Da ad nos hodie nostre quotidiane pane;
et remitte ad nos nostre debites,
sicut et nos remitte ad nostre debitores;
induce nos non in tentatione
sed libera nos ab male.

Ĝi ricevis la bibliotekan kodon 417.27 "1901” de Biblioteko Butler.