George Henderson
George J. HENDERSON (plumnomo: P. Hoinix), eldonisto. Mortis en 1911. Eldonis humuran gazeton "Phoenix" en simpligita latino, 1890-92. Li kreis planlingvojn Lingua, Anglo-franca (1889) kaj Latinesce (1901); pro tiu aktiveco Walter John Clark nomis lin ironie "indefatigable Mr. Henderson" (senlaca s-ro Henderson). Poste li esperantistiĝis kaj multe propagandis kaj verkis Esperante. Li eldonis Esperantan folieton kun enhavo laŭ la ĉefeĉa ŝlosilo, kiun li multjare reklamis en ĉiu numero de siaj gazetoj "Pictorial Comedy", "Scraps" k. a.
George Henderson | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | P. Hoinix |
Morto | 1-an de januaro 1911 |
Lingvoj | Esperanto • angla • Latineca angla • latina • Anglo-franca |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) ![]() |
Okupo | |
Okupo | lingvokreinto esperantisto eldonisto ![]() |
En 1903, li publikigis anglan tradukon de "Historio de la Universala Lingvo" de Louis Couturat (Konturat Luis; A plea for an international language). Vere Couturat citis Henderson en la verko.
Lingvaj projektoj de Henderson
redakti- Langue facile, simpliigo de la franca (1899);
- Lingua;
- Anglo-franca, la plej fama (1889);
- Latinesce (1901);