Lavizzara (komunumaro)
La komunuaro Lavizzara estas administra unuo de Kantono Tiĉino kaj parto de la distrikto Vallemaggia. Ĝi havis 529 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Lavizzara.
Komunumaro Lavizzara | |
---|---|
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Vallemaggia |
Ĉefloko | Lavizzara |
Koordinatoj | 46° 26′ N 8° 39′ O / 46.433 °N, 8.650 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 26′ N 8° 39′ O / 46.433 °N, 8.650 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 529 (2011-12-31) |
Areo | 187,21 km² |
Loĝantardenseco | 3 loĝantoj/km² |
GeografioRedakti
La teritorio de la komunumaro Lavizzara kongruas kun la teritorio de la samnoma komunumo. Ĝi situas en la fonregiono de la rivero Maggia.
TrafikoRedakti
Pro ĝia situo en la supro de la Valo de Maggia, la komunumaro atingeblas per unu sola veturebla vojo ek de Cevio. Pere de buslinio al Locarno, ĝi estas konektita al la publika transportreto.
HistorioRedakti
Jam dum mezepoko la najbararo de la Valo de Lavizzara defindis certan aŭtonomion de la cetera Valo de Maggia, kiu siavice sendependiĝis de Locarno. Tiu aŭtonomio jam estis konfirmita sub la regado de la Dukoj de Milano. En la nova Kantono Tiĉino post 1803 Lavizzara fariĝis komunumaro en la Distrikto Vallemaggia. En la jaro 2004 ĉiuj komunumoj de la Valo de Lavizzara, nome Broglio, Brontallo, Fusio, Menzonio, Peccia kaj Prato-Sornico kuniĝis al la nova komunumo Lavizzara.[1]
Komunumoj de la komunumaro LavizzaraRedakti
La komunumaro Lavizzara konsistas ek de la kuniĝo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj, Broglio, Brontallo, Fusio, Menzonio, Peccia kaj Prato-Sornico en 2004 el nur unu sola komunumo, kiu nomiĝas same kiel la komunumaro:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2009-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Lavizzara | 529 | 187.2 | 5323 | |
Totale | 1 | 529 | 187,2 | -- |
Notoj kaj referencojRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion komunumaro Lavizzara – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)