Lavizzara

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Peccia)

Lavizzara estas komunumo de la Komunumaro Lavizzara kaj la Distrikto Vallemaggia en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 529 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Lavizzara
Blazono de Lavizzara
Blazono de Lavizzara
Blazono de Lavizzara
Prato-Sornico, komunumo Lavizzara
Prato-Sornico, komunumo Lavizzara
Prato-Sornico, komunumo Lavizzara
Kantono Tiĉino
Distrikto Vallemaggia
Komunumaro Lavizzara
Koordinatoj  46° 26′ 24″ N 8° 39′ 36″ O / 46.44000 °N, 8.66000 °O / 46.44000; 8.66000 (mapo)Koordinatoj: 46° 26′ 24″ N 8° 39′ 36″ O / 46.44000 °N, 8.66000 °O / 46.44000; 8.66000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 529
Areo 187,50 km²
Alteco 763 m super marnivelo
Poŝtkodo 6692-6696
Komunumkodo 5323
Mapo de Lavizzara
Mapo de Lavizzara
Mapo de Lavizzara

Geografio redakti

Lavizzara situas en la supra Valo de Maggia en la fontregiono de la rivero Maggia. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Broglio, Brontallo, Fusio, Menzonio, Peccia kaj Prato-Sornico. Supre en la valo situas la Lago de Sambuco, kiu estas baraĵlago de la rivero Maggia en la Valo de Sambuco, kiel nomiĝas la plej supra parto de la Valo de Lavizzara. ref>Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo[rompita ligilo]</ref>

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 187,50 km², de kiuj 30,5% estas kovritaj de arbaro, 12,0% servas por agrikulturo kaj 0,8% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Lavizzara limas en nordo al Airolo, en nordnordoriento al Quinto, en nordoriento al Prato, en orientnordoriento al Dalpe, en oriento al Faido, en sudoriento al Sonogno, en sudsudoriento al Brione, en sudo al Maggia, en okcidento al Cevio, kaj en nordnordokcidento al Bedretto.

Trafiko redakti

Pro ĝia situo en la supro de la Valo de Maggia, la Lavizzara atingeblas per unu sola veturebla vojo ek de Cevio. Al la Valo Leventina kondukas nur altmontaj montpasejoj kun piedpadoj, kiel ekzemple la Pasejo de Sassello. Pere de buslinio al Locarno, ĝi estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Lavizzara datiĝas el la jaro 1361 kiel Lavizaria. Dum mezepoko la Valo de Maggia apartenis al la kamparo de Lokcarno, de kiu ĝi sendependiĝis en la jaro 1403. En la jaro 1430 la Dukoj de Milano rekonis certan aŭtonomion de la Valo de Lavizara, kiun ĉi-lasta konservis ĝis al la aktuala tempo. La vala komunumo estis disigita en la jaro 1929.[2] La nova vala komunumo Lavizzara estis fondita kun efiko de la 4-a de aprilo 2004 per kuniĝo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Broglio, Brontallo, Fusio, Menzonio, Peccia kaj Prato-Sornico.[3]

Famaj personecoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti