Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lazy
Ne konfuzu ĝin kun Łazy.

Lazy (germane Lazy, pole Łazy) estas loka parto de urbo Orlová situanta en Silezio, en Teŝinio, en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 317 loĝantoj (2021).

Lazy
germane Lazy, pole Łazy
urba parto
Veverka, eksa kvartalo de Lazy
Oficiala nomo: Lazy
Kromnomo: Orlová 2
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Karviná
Administra municipo Orlová
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de Teŝinio
Baseno Ostrava baseno
Domoj 86 (2011)
Situo Lazy
 - koordinatoj 49° 49′ 29″ N 18° 25′ 24″ O / 49.82472 °N, 18.42333 °O / 49.82472; 18.42333 (mapo)
Katastro 5,97 km² (597 ha) Lazy u Orlové
Loĝantaro 317 (2021)
Denseco 53,1 loĝ./km²
Unua skribmencio 1305
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 735 11
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Lazy (Orlová)
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

Lazy estis menciita la unuan fojon en la latina dokumento Liber fundationis episcopatus Vratislaviensis, verkita en la tempoj de episkopo Henryk de Wierzbno ĉirkaŭ 1305 inter kelkaj vilaĝoj devigitaj pagi dekonaĵojn al la episkopejo en Wrocław.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 072
18801 516
18902 171
19005 782
19107 896
19218 071
JaroLoĝantoj
19307 869
19506 938
19614 966
19702 640
19801 074
1991453
JaroLoĝantoj
2001317
2011282
2021317

Sekvoj de industria agado redakti

La devena Lazy estas tute egaligita kun la tero, kreas ĝin nur arbarigita pejzaĝo kun ŝutmontoj el mineja agado inter Orlová kaj Havířov. La nombro de loĝantoj de la nuntempa Lazy estas sole 240. Ni trovos en Lazy krom la areo de minejo Nové jámy neniun signifan memorindaĵon. En la pejzaĝo de la eksa urbeto restas kelke da soliĝintaj monumentetoj kaj monumentoj. Pruvo de la eksa kresko estas nur strata reto, kiu restis konservita, sed sen konstruareo. La ŝoseoj kaj trotuaroj en kampoj kaj en herbejoj regule renkontiĝas en diversaj anguloj - ni povas nur antaŭsenti iliajn hodiaŭ jam neekzistantajn nomojn.

Lazy fariĝis memento de evoluo de indistrio, precipe dank' al nigra karbo. Plimulto de loĝantoj de nuntempa Orlová sub nocio Lazy imagas nur nigrakarban minejon situanta apud ĉefaj ŝoseoj ĝis Havířov kaj Karviná, sed ne la antaŭan urbon.

Pluaj fotoj redakti