La romia legiano (ankaŭ legionano) (en Latino: legionarius, pl. legionarii) estis profesia soldato de peza infanterio de la Romia armeo post la reformoj faritaj de Kajo Mario. Legianoj devis esti Romiaj civitanoj sub aĝo de 45. Ili estis enlistitaj en legion dum 25 servojaroj, drasta ŝanĝo el iama praktiko enlistiĝi nur por unu kampanjo. La lastaj kvin jaroj estis de veterana pli malpeza taskaro. Fine de ilia servo, la Romiaj legianoj ricevis malgrandan bienon aŭ monan ekvivalenton.[1]

Moderna rekonstruo de la romiaj legianoj kun plata armilekipo (lorica segmentata).

La termino legiano estas ankaŭ termino uzata por membroj de variaj militaj fortoj kiuj same ricevis la titolon de "legio", kvankam tute ne montras similon al la peza infanterio de antikva Romo. En la 18a kaj komenco de la 19a jarcentoj tiu nomigo estis foje atribuita al unuoj kiuj enhavis kaj rajdajn kaj piedirajn komponantojn. Pli ĵuse la titolo estis uzita de la Franca Fremdula Legio, la Hispana Legio, la Polaj Legioj kaj la Ĉeĥoslovakaj legioj. Ankaŭ la membroj de tiuj modernaj legioj estas ofte nomataj legianoj. Ankaŭ oni konas kiel legianoj la membrojn de faŝisma rumana organizo nome Legio de Arkianĝelo Mikaelo, Fera Gvardio, Ĉion por la lando kaj finfine Legiana Movado.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Rodgers, Nigel (2013). Ancient Rome: A Complete History of the Rise and Fall of the Roman Empire. Southwater. ISBN 1844778592.