Lena Herzog

usona fotisto

Elena Herzog, naskiĝinta kiel Pisetsky (naskiĝis en 1970 en Sverdlovsk, nun Jekaterinburg) estas rusa-usona bildartistino kaj fotistino.

Lena Herzog
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1970 (1970-01-01) (54-jaraĝa)
en Jekaterinburgo
Loĝloko Los-Anĝeleso
Ŝtataneco UsonoSovetunio
Familio
Edz(in)o Werner Herzog
Okupo
Okupo fotisto
TTT
Retejo http://lenaherzog.com
vdr

Biografio redakti

Herzog translokiĝis al Leningrado en 1987 por ĉeesti la Filologian Fakultaton de la Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato, kie ŝi studis lingvojn (angla kaj hispana) kaj literaturon.

En 1990, estante 20-jaraĝa, ŝi elmigris al Usono kaj diplomiĝis pri filozofio ĉe Mills College, specialiĝante pri historio kaj filozofio de scienco. Ŝi ankaŭ estis esplorkonsilistino en Universitato Stanford[1][2].

Lena Herzog komencis labori ĉefe en la kampo de foto-arto kaj presaĵkreado ekde 1997. Ŝi studis fotografajn presajn teknikojn ĉe la itala majstra presisto Ivan Dalla Tana en Milano kaj poste ĉe la franca majstra presisto Marc Valesella.

Verkaro redakti

Ŝia verkaro estis kolektita kaj ekspoziciita en gravaj muzeoj kaj institucioj ĉirkaŭ la mondo. Ŝia verkaro varis de fotolibroj, klasika dokumenta filmo ĝis eksperimenta kaj koncepta arto.

(2002) Pilgrims: Becoming the path itself

(2003) Flamenco Dance Class

(2009) Bad Lieutenant

(2010) Lost Souls

(2014) Strandbeest: the Dream Machines of Theo Jansen

(2022) Tauromaquia: The art of Bullfighting

Last Whispers redakti

En 2016, premieris ŝian kompleksan instalaĵon Last Whispers: Oratorio for Vanishing Voices, Colapsing Universes and a Falling Tree. Last Whispers (Lastaj flustroj) estas filma kaj ĉirkaŭsona instalaĵo kun arkivitaj registradoj de endanĝerigataj lingvoj, kiu helpe de UNESKO komencis mondvojaĝon en 2019. Ĝia celo estas akrigi la konscion pri lingva formortado, kaŭzata pro la silentigo de malplimultaj lingvoj en la amaskomunikilaro kaj mensoj pere de amasaj komunikoj en superregaj lingvoj [3].

Persone redakti

Lena Herzog estas usona civitano. Ekde 1995 ŝi loĝas en Kalifornio kun sia edzo, la germana reĝisoro Werner Herzog,

Citaĵo redakti

"Lingvo estas la plej demokrata formo de arto" - Lena Herzog

Referencoj redakti

  1. Greenstreet, Rosanna. "Q & A: Lena Herzog". The Guardian, London, November 22, 2003.
  2. (en) Greenstreet, Rosanna. "Q & A: Lena Herzog", The Guardian, London, la 22-an de novembro 2003.
  3. (en) Lena Herzog: "Silencio - The Politics of Silencing​", prelego ĉe la muzeo de moderna arto en Novjorko, la 16-an de majo 2018

Vidu ankaŭ redakti

Nonny de la Peña

Virtuala realeco

Endanĝerataj lingvoj

Koncepta arto

Eksteraj ligiloj redakti

Oficiala retejo