Leniwiec

pola punk-skaa muzika grupo

Leniwiec estas pola muzika grupo de la urbo Jelenia Góra ludanta punkon, rokenrolon, regeon, skaon kaj folkon. La grupo kreas kantojn kun kontraŭrasisma mesaĝo kaj humorajn kantojn. En la unuaj ses jaroj post la ekesto, Leniwiec registris sian unuan albumon Z tarczą lub na tarczy. Post kiam Jurek Owsiak aŭskultis la albumon, la grupo estis invitita al Woodstock. Ili ankaŭ ludis ĉe la plej granda finna punka festivalo Puntalla. Sekvaj albumoj (Uprzedzenia kaj Crazy Bros), estis eldonitaj en 2003 kaj 2004 en la eldonejo Pasażer, kiu estas konata pro punkaj eldonaĵoj.

Leniwiec
Leniwiec dum Przystanek Woodstock en la jaro 2017
Leniwiec dum Przystanek Woodstock en la jaro 2017
Bazaj informoj
Ĝenroj punko, skao
Aktivaj jaroj 1995 - nuntempo
Eldoninto Mystic Production, Pasażer Records
Retejo www.leniwiec.eu
Membroj

Agnieszka Szpargała, Zbyszek Muczyński, Paweł Nykiel, Paweł Wrocławski, Wojciech Wiktorski, Jakub Matusiak

Antaŭaj membroj

Jarek Oczoś, Krzysztof Herezo

vdr

Muzikistoj redakti

Nuntempaj membroj
Pasintaj muzikistoj
  • Jarek "Okoń" Oczoś – drumo, korusoj
  • Krzysztof "Krzychu" Herezo – basgitaro

Diskaro redakti

Referencoj redakti

  1. ALBI HOUBA / LENIWIEC - CRAZY BROS (ĉeĥa). musiczone.cz. Arkivita el la originalo je 2008-07-13. Alirita 2017-05-16.

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Leniwiec (zespół muzyczny) en la pola Vikipedio.