Leon Dmochowski (ukraine Леонтій Людомир Дмоховський) (naskiĝis la  1-an de julio 1909(nun 1909-07-01) en Ternopilo, mortis la 26-an de aŭgusto 1981 en Meksikurbo, entombigita en Houston, Usono[1]) estis profesoro pri virusologio en Universitato Kolumbio kaj Universitato de Teksaso; malkovrinto de la virusnaturo de kanceraj tumoroj, fondinto de la lernejo de onkologia virusologio. Pioniro en la uzo de elektrona mikroskopio.

Leon Dmochowski
Persona informo
Naskiĝo 1-an de julio 1909 (1909-07-01)
en Ternopilo
Morto 26-an de aŭgusto 1981 (1981-08-26) (72-jaraĝa)
en Meksikurbo
Tombo Houston
Loĝloko LondonoLeeds
Ŝtataneco Usono
Alma mater Q20033061 • Lviv University Faculty of Medicine • Universitato de Varsovio
Okupo
Okupo profesoro • virusologo • scienca esploristo
vdr

Biografio redakti

Li devenis el grek-katolika pastra familio. En 1927 li studentiĝis ĉe la Ŝtata Gimnazio kun ukraina instrulingvo en Przemyśl.[2] En 1933 li studentiĝis ĉe Lviva Universitato, membro de la Ukraina Medicina Societo. En 1935 li translokiĝis al Varsovio. De 1935 ĝis 1938 li estis asistanto ĉe la Instituto de Higieno kaj studis kanceron en la laboratorio de profesoro Hirszfeld. En 1937 li doktoriĝis pri medicino ĉe la Universitato de Varsovio.

De 1938 li estis en Londono, kie li laboris ĉe la Royal Institute of Cancer Research (Reĝa Instituto pri Kancer-Esplorado). En 1949 li ricevis alian doktorecon pri medicino de la Universitato de Leeds. Ekde 1951 li estis en Usono, kie li okupiĝis pri esploroj en la kampoj de imunologio, serologio de tumoroj, virusologio, genetiko, endokrinologio. En 1953 li estis unu el la unuaj kiuj malkovris la virusan originon de malignaj tumoroj. Ekde 1954 li estis estro de Virusologio kaj Elektrona Mikroskopio ĉe la Usona Kancer-Instituto, Universitato de Teksaso. Aŭtoro kaj kunaŭtoro de pli ol 450 sciencaj artikoloj en la kampoj de imunologio, serologio, endokrinologio, virusologio kaj ilia rilato kun eksperimenta kaj klinika onkologio. Pioniro en la uzo de elektrona mikroskopio en onkologia virusologio, la unua se temas pri malkovro de virusoj en leŭkemio kaj malignaj tumoroj de la brusto de musoj. Postaj eksperimentoj montris la ĉeeston de tiaj virusoj en homoj. Li esprimis originalajn opiniojn kaj aplikis metodojn por studi la rilaton inter virusoj kaj kancero. Konfirmo de lia esplorado venis post lia morto, per la malkovro en 1982 de kancergenoj.

Plej multaj onkologiaj virusologoj en la mondo estis studentoj de D-ro Dmochowski aŭ profesie formiĝis sub lia influo; japanaj sciencistoj de la tempo preskaŭ ĉiuj plibonigis sian scion sub lia gvidado. Konsultanto de la Usona Kancer-Instituto kaj akademiaj kaj esploraj institucioj, honora membro de usonaj kaj internaciaj organizaĵoj. Li estis honorita per multaj premioj kaj honoraj akademiaj gradoj. Delonga membro de la Ukraina Medicina Societo de Nordameriko kaj la Ŝevĉenka Scienca Societo.

Referencoj redakti

  1. Леонтій Дмоховський (ukraine). www.ukrainiansintheuk.info. Alirita 2017-06-21.
  2. Raporto de la "Rondo de Parencoj" ĉe la Ŝtata Gimnazio kun ukraina instrulingvo en Przemyśl por la lerneja jaro 1935-1936 - 2-a eld. - Clifton, 1976. - P. 171.

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Дмоховський Леонтій-Людомир en la ukraina Vikipedio.