Leonard L. Amburgey

usona astronomo

Leonard L. AMBURGEY estas usona amatora astronomo kaj instruanto en publika lernejo.

Leonard L. Amburgey
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1945 (1945-01-01) (79-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono
Alma mater Ŝtata Universitato Fitchburg
Okupo
Okupo astronomo
vdr
Malkovritaj asteroidoj : 2
(10206) 1997PC2 7-a de aŭgusto 1997
(215188) 2000 NM 2-a de julio 2000

La 2-a de julio 2000 li trovis la terrenkontan asteroidon (215188) 2000 NM per modesta teleskopo elde sia doma korto en Fitchburg, Masaĉuseco (nomita "Scott Observatory", IAU kodo 823).[1] Pro tio li fariĝis la kvara gajnanto de la Premio James Benson por Metodoj de Malkovro de Apud-Teraj Objektoj fare de Amatoroj.[2]

En 2005 li ricevis la Fitchburg State College Alumni Achievement Award de la Ŝtata Universitato de Fitchburg, kie li diplomiĝis en 1968 kaj 1973.

Laŭ Minor Planet Center li malkovris 2 asteroidojn[3] en 1997 kaj 2000.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti