Leonardo Del Vecchio

Leonardo DEL VECCHIO (la 22-a de majo 1935 en Milano - la 27-a de junio 2022, samloke) estis itala komercisto, prezidanto, kaj fondinto de firmao EssilorLuxottica.

Leonardo Del Vecchio
Persona informo
Naskiĝo 22-an de majo 1935 (1935-05-22)
en Milano
Morto 27-an de junio 2022 (2022-06-27) (87-jaraĝa)
en Milano
Mortokialo pneŭmonito
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Alma mater Belarta Akademio de Brera
Infanoj 6
Okupo
Okupo entreprenisto • entreprenisto
vdr

Tiu firmao estas la plej granda produktanto kaj podetalisto de okulvitroj kaj lensoj en la mondo, tiele la firmao laborigas 77 734 homojn kaj posedas pli ol 7 000 butikojn tutmonde, kies retfilioj kaj varmarkoj estas ankaŭ konata kiel Sunglass Hut, LensCrafters, Ray-Ban, Oakley.

Laŭ la revuo Forbes, Del Vecchio estis la dua plej riĉa homo en Italio, kun riĉaĵo taksita je $ 18,7 miliardoj, kaj la 37-a plej riĉa homo en la mondo.

Persona vivo redakti

Del Vecchio naskiĝias al malriĉa familio en Milano. Lia patro mortis kvin monatojn antaŭ ol li naskiĝis. Tiele li estis fordonita al adopto kaj kreskiĝis en vartfamilio ĉar lia patrino ne povis prizorgi lin finance. Li komencis lian karieron kiel metilernanto pri metalprocesoro, sed decidis utiligi sian scion laborante kun metalo por krei kadrojn por okulvitroj. Tial, en 1961 li translokiĝis al Agordo en la provinco Beluno, la sidejo de la itala okulvitaĵindustrio. La firmao kiun li fondis en la partnereco estis nomita Luxottica. En 1967 li komencis vendi tutajn kadrojn de okulvitroj, la komerco kreskis kaj fariĝis tre profita jam en 1971.

En 1974 li akiris italan distribuentreprenon. En 1981 li malfermis filion en Germanio. La firmao pli kaj pli kreskis kaj en 1988 inter la modaj kun kiuj li kunlaboris estis tiu de Armani.

Morto redakti

Del Vecchio mortis pro pneŭmonito ĉe la hospitalo San Raffaele en Segrate, orienta antaŭurbo de Milano la 27-an de junio 2022 kun la aĝo de 87.[1] La novaĵoj pri lia morto estis anoncita fare de sia firmao en komunikaĵo. "EssilorLuxottica bedaŭrinde anoncas hodiaŭ ke ĝia prezidanto forpasis," la grupo diris en komunikaĵo, aldonante ke la estraro renkontus por "determini la sekvantajn paŝojn."

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Gambarini, Francesca (publikigita la 27-an de junio 2022) "È morto Leonardo Del Vecchio, il fondatore di Luxottica aveva 87 anni". Corriere della Sera (itale). Retrovita la 27-an de junio 2022.