LepospondyliLepospondiloj estas diversa taksono de paleozoikaj tetrapodoj (kvar-membraj vertebruloj). Ĝi, kun ties supozata frata klado Lissamphibia, kaj Amphibia mem, estas la unuarangaj taksonoj kiuj formas la vertebrulan grupon de Batrachomorpha. Kun la escepto de unu malfrue survivanta lepospondilo el Malfrua Permio de Maroko (nome Diplocaulus minumus),[1] lepospondiloj vivis el Frua Karbonio (Misisipio) al Frua Permio kaj estis geografie limigitaj al tio kio estas nune Eŭropo kaj Nordameriko.[2] Kvin ĉefaj grupoj de lepospondiloj estas nune konataj: nome Adelospondyli; Aistopoda; Lysorophia; Microsauria; kaj Nectridea. Lepospondiloj havas diversan gamon de korpoformoj kaj inkludas speciojn kun formoj tritur-, angil-, serpent-, aŭ lacert-ecaj. Variaj specioj estis akvoloĝantaj, duon-akvoloĝantaj, aŭ surteremaj. Neniu estis granda (la plej granda genro, nome la diplovosta Diplocaulus, atingis unumetran longon, sed plej estis multe pli malgrandaj), kaj oni supozas ke ili vivis en specializitaj ekologiaj niĉoj ne uzataj de pli nombraj temnospondilaj amfibioj kiuj kunekzistis kun ili en Paleozoiko. Lepospondiloj estis nomigitaj en 1888 fare de Karl Alfred von Zittel, kiu stampis la nomon por inkludi kelkajn tetrapodojn el Paleozoiko, kiuj kunhavis kelkajn specifajn karakterojn en notokordo kaj dentoj.

Oestocephalus, nome frua lepospondilo.

Referencoj redakti

  1. Germain, D (2010). “The Moroccan diplocaulid: the last lepospondyl, the single one on Gondwana”, Historical Biology 122 (1-3), p. 4–39. doi:10.1080/08912961003779678. 
  2. Carroll, R. L. (1988) Vertebrate Paleontology and Evolution, WH Freeman & Co.

Eksteraj ligiloj redakti