Les Rita Mitsouko ([le ʁita mitsuko], [micuKO]) estis franca pop-rok grupo formita de Fred Chichin kaj Catherine Ringer.[1] La duo ludis por la unua fojo kiel Rita Mitsouko ĉe la Gibus Club en Parizo en 1980. Ili iĝis unu el plej laŭditaj grupoj en Francio. "Marcia Baila", ilia debuta unuopaĵo produktita de Conny Plank, iĝis numero 2a en listo de francaj unuopaĵoj en 1984. Ili poste startigis kunlaboradon kun produktisto Tony Visconti por du albumoj: nome the No Comprendo kaj Marc & Robert. "Singing in the Shower" (Kantante en la duŝejo), kantita duete kun la grupo Sparks, estis komerca sukceso en Francio kaj estis ege aŭskultita en usonaj dancradiaj stacioj en 1988. Ankaŭ Iggy Pop kunlaboris kun ili en la verko de 1993 nome Système D, duete kun Ringer en "My Love Is Bad" (Mia amo estas malbona).[1]

Les Rita Mitsouko
Persona informo
TTT
Retejo http://www.lesritamitsouko.com
vdr

Chichin mortis pro kancero en 2007. Anstataŭ pluigi karieron kiel Les Rita Mitsouko, Ringer kompletigis finan turneon, "Catherine Ringer chante Les Rita Mitsouko and more" (Catherine Ringer kantas Les Rita Mitsouko kaj plie), kaj startigis soloan karieron.

Albumoj redakti

 
Koncerte.

Studialbumoj redakti

  • 1984: Rita Mitsouko.
  • 1986: The No Comprendo.
  • 1988: Marc & Robert.
  • 1993: Système D.
  • 2000: Cool Frénésie.
  • 2002: La Femme trombone.
  • 2007: Variéty (franca kaj angla eldonoj).

Koncertalbumoj redakti

  • 1996: Acoustiques, koncerte private por franca televidkanalo M6.
  • 2004: En concert avec l'Orchestre Lamoureux, koncerte kaj kun kantoj de la grupo kaj versioj de aliaj artistoj (Léo Ferré, Charles Trenet, Neil Young kaj Serge Gainsbourg).
  • 2008: Catherine Ringer chante les Rita Mitsouko and more à la Cigale (CD/DVD).

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Alexander, Phil. Sparks Enjoy A Shower With Les Rita Mitsouko. mojo4music.com (22a de Novembro 2013). Alirita 1a de Aŭgusto 2017.