Les roseaux sauvages

Filmo de André Téchiné (1994)

Les roseaux sauvages (La naturaj kanoj, la naturaj junkoj) estas franca filmo reĝisorita de André Téchiné kaj premierita en 1994. Tenante fonon pri la Alĝeria Milito de Sendependeco vivita el Francio, la filmo montras la aliron al la sekseco, la amoj kaj la socia engaĝiĝo fare de grupoj de adoleskuloj, kaj ilian eniron en la mondo de plenkreskuloj. Ekstaras ankaŭ la traktado de la ekkonscio pri samseksemo en la rolo de la protagonisto, ludita de Gaël Morel.

Les roseaux sauvages
filmo
Originala titolo Les Roseaux sauvages
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 1 jun. 1994
Ĝenro filma dramo, samseksemeca filmo
Kameraado Jeanne Lapoirie
Reĝisoro(j) André Téchiné
Produktisto(j) Alain Sarde
Scenaro André Téchiné • Gilles Taurand • Olivier Massart
Loko de rakonto Francio
Muziko de Chubby Checker
Rolantoj Élodie Bouchez • Gaël Morel • Stéphane Rideau • Frédéric Gorny • Jacques Nolot • Michèle Moretti • Michel Ruhl
Honorigoj Louis Delluc Prize
IMDb
vdr

La filmo ricevis diversajn premiojn.

Intrigo

redakti
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

1962, en Sudokcidenta Franciu. Du adoleskuloj, François (Gaël Morel) kaj Maïté (Élodie Bouchez), venas al nupto. Militisto edziĝas al kampararino por eviti reveni al Alĝerio por la milito (retiriĝo). Tiu petas al la patrino de Maïté, Srino. Álvarez (Michèle Moretti), responsa de la lokaj komunistoj kaj instruistino de sia frato, helpon por dizerti, sed ŝi malakceptas pro la apogo de la partio al la sendependigo. François renkontiĝas kun la frato de la soldato, Serge (Stéphane Rideau), kiu petas al li helpon por la studobjekto de franca. François akceptas kaj amikiĝinta al Serge, li konstatas, ke li preferas junulojn, asntataŭ junulinojn. Li fidas tion al Maïté, kiu tiam sentas allogon por neniu kaj malatentas pri sekseco.

Dekomence ŝajnas, ke Serge respondas al la deziroj de François, sed poste li malakceptas lin kaj ekinteresiĝas por Maïté. François sentas sin allogita ankaŭ de la samĉambrano de Serge, nome Henri (Frédéric Gorny). Tiu, nigrapiedulo, foriris el Alĝerio, kie lia patro mortis. Li kritikas la prezidanton De Gaulle kaj montriĝas se revela pro-OAS. Serge ekkonas, ke lia frato mortis en Alĝerio. Ekde tiam li ege malamos Henri, kiu apogas la terorismon kontraŭ la sendependeco, dum la patrino de Maïté, suferas nervokrizon, ĉar ŝi ne helpis la fraton de Serge.

Ŝia anstatŭanto en la lernejo Sro. Morelli (Jacques Nolot) kiu same estas pied-noir kaj estas edzo de alĝerino, klopodas helpi Henri en la preparo de ekzameno. Sed tiu, kolera pro la politika situacio, volas foriri el la urbo, kaj antaŭe incendii la lokalon de la Franca Komunista Partio. Tie Maïté enirigas lin kaj diskutinte ili malnovras, ke ambaŭ sentas reciprokan altiron.

Sekvatage François, Maïté kaj Serge iras banadi en rivero. Survoje rekontiĝas kun Henri, kiu ankoraŭ ne foriris. Tiu lasta sceno de somera banado estas la okazo por precizigi la rilatojn de ĉiuj unu kun la ceteraj. Ĉiu membro de la kvaropo disvolviĝas dum la filmo, konstantajn ŝanĝojn el obstinaj sintenoj al pli flekseblaj aprezo de la cirkonstancoj, kiel montrite en la klaso de franca legante la fablon de "La kverko kaj la kano" de La Fontaine.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

redakti
  • Élodie Bouchez kiel Maïté Alvarez
  • Gaël Morel kiel François Forestier
  • Stéphane Rideau kiel Serge Bartolo
  • Frédéric Gorny kiel Henri Mariani
  • Michèle Moretti kiel Madame Alvarez
  • Jacques Nolot kiel Monsieur Morelli
  • Eric Kreikenmayer kiel Pierre Bartolo, ĵusedzo
  • Nathalie Vignes kiel Irène, ĵusedzino
  • Michel Ruhl kiel Monsieur Cassagne
  • Fatia Maite kiel Aicha Morelli

Eksteraj ligiloj

redakti