Levoponto
Levoponto estas movebla ponto, kiun oni povas levi kaj mallevi.
Diversaj levpontojRedakti
Eniro de kasteloRedakti
Preskaŭ ĉiuj kasteloj de la Mezepoko havis levoponton super sia ĉirkaŭfosaĵo. En levita stato ĝi malebligis la eniron al eventualaj atakantoj aŭ nedezirataj entruduloj. Por pligrandigi la sekureco oni ofte aldonis herson tuj malantaŭ la levoponto.
Baskula pontoRedakti
Baskula ponto estas levoponto, kiu malfermiĝas per leviĝo de kontraŭpezitaj "folioj" aŭ "klapoj". Tiaj pontoj tre ofte troveblas tie, kie ŝoseoj aŭ fervojoj devas transpasi navigeblan kanalon aŭ riveron.