Senaŭtomobila tago

(Alidirektita el Libertago de aŭtoj)

Senaŭta tago, ankaŭ konata kiel tago libera de aŭtoj, estas evento destinita por propagandi la signifan redukton en la nombron da aŭtoj vojaĝantaj sur urbaj stratvojoj. Tiu aranĝo povas okazi en aparta kvartalo aŭ regiono dum la tuta tago aŭ parto de ĝi. La celo estas doni al tieaj loĝantoj kaj laborantoj ŝancon vidi kiel ilia urbo povas aspekti kaj funkcii kiam aŭtoj ne moviĝas sur iliaj urbaj vojoj.

Ĝakarta semajna Tago Senaŭto, 2010
Piedirantoj kaj biciklantoj moviĝas laŭ la strato en Bruselo, en senaŭtomobila tago en 2005

Je la komenco de la 21-a jarcento, ĉi tiu evento okazas ĉiujare la 22-an de septembro, do je la fino de la somero de la norda hemisfero, kaj estas organizita diversloke kaj diversmaniere.

Historio redakti

Dum sociaj aranĝoj kun similaj karakterizaĵoj jam foje okazis ad hoc ekde la Naftokrizo de 1973, nur ekde oktobro 1994, kiam Eric Britton faris instituciigita alvoko por tia projekto en adreso al internacia konferenco en Toledo, Hispanio pri alireblecaj urboj.

En 1995 formiĝis neoficiala asocio por subteni la ekziston de "senaŭtomobilaj tagoj" tra la mondo, kaj ene de du jaroj post la parolado de Britton, senaŭtomobilaj tagoj estis markitaj en Rejkjaviko (Islando), Bath (Anglio) kaj La Rochelle (Francio). La unua nacia programo "En la urbo, sen aŭto" komenciĝis en Francio en 1998 kaj disvastiĝis kiel vasta iniciato tra Eŭropo fare de la Eŭropa Komisiono en 2000. Samjare la Komisiono pligrandigis la programon al Eŭropa Semajno pri Transportado, en kiu libertago de aŭtoj estas parto de tuta trafika komplekso.

En 2000 lanĉiĝis internacia programo "Tago sen aŭtoj". Nuntempe, Bogoto okazigas la plej grandan senaŭtan labortagan eventon de la mondo kovrante la tutan grandurbon. La unua senaŭta tago estis okazigita en februaro 2000 kaj iĝis instituciigita al ĉiujara evento per publika referendumo.

Dum konsiderinda impeto al la kampanjo estis atingita helpe de amaskomunikila raportado, efektiviĝis ke estas malfacile organizi tiajn eventojn tiel, ke ili atingos signifan sukceson (kiu eble postulos restrukturigon de urbaj transportaj aranĝoj) kaj eĉ post jardeko de tiaj eventoj, estas neklare kiel utilas tia aliro antaŭenigi daŭrigeblan transportadon. Kondiĉo por la sukceso de tia iniciato estas larĝa publika subteno kaj sindevontigo al ŝanĝo en la ĉiutagaj transportaj aranĝoj de homoj.

Laŭ taksoj de subtenantoj de la iniciato, en 2005 okazis pli ol 1000 "tagoj sen aŭtoj" tra la mondo, kun rezultoj tre diversaj en malsamaj lokoj. En 2007, Ĉinio lanĉis la kampanjon pri Verda Transporto kaj Sano-semajno por helpi loĝantojn kompreni la gravecon de mediprotektado kaj esti atentaj pri ŝparado de energio. La kampanjo finiĝis kun senaŭta tago. Oni taksas, ke en 2007 la kampanjo ŝparis 33 milionojn da litroj da benzino kaj reduktis ellason je 3 000 tunoj.

Senaŭto-tagoj ankaŭ estas okazigitaj en multaj usonaj grandurboj, kiel ekzemple Portlando, Oregono; kaj en Japanio. Brita Kolumbio gastigas plurajn senaŭtaj tagoj organizitajn fare de lokaj komunumoj.

Senmotora tago en Israelo redakti

 
Biciklantoj veturas laŭ la dezerta Ayalon rapidvojo en Tel-Avivo dum Jom Kipur.

Kvankam ne estas oficiale organizita Senaŭto-Tago, ĉiujare trafiko en Israelo ĉesas (krom krizveturiloj) dum pli ol 24 horoj en observo de religia festo de Jom Kipur. Ĉi tio ampleksas ĉiujn motorizitajn veturilojn, inkluzive de aŭtoj kaj publika transporto (busoj, trajnoj, taksioj, aviadiloj ktp.). Laikaj entuziasmuloj de biciklado kaj alireligiuloj ekspluatas tion, kaj vojoj (krom en religiaj kvartaloj) iĝas fakte esplanado kaj biciklovojoj. Rezulte, aerapoluo en Israelo tiutage, mezurita per nitrogenaj oksidoj, malpliiĝis je 99 procentoj.

Eksteraj ligiloj redakti