Lidia BOBROVA (naskiĝis en 1952 en orienta Siberio) estas rusa reĝisorino.

Lidja Bobrova
Persona informo
Ли́дия Алексе́евна Бобро́ва
Naskiĝo 13-an de junio 1952 (1952-06-13) (71-jaraĝa)
en Zabaykalsk
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco SovetunioRusio vd
Alma mater Top Courses for Scriptwriters and Film Directors vd
Profesio
Okupo filmreĝisoro • filma scenaristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi diplomitiĝis en la historio-fakultato de Leningrado en 1975. Ŝi poste laboris en la biblioteko de la Medicina Instituto de Leningrado. Ŝi forlasis instruadon kaj studis scenaro-verkadon de 1978 ĝis 1983 en la moskva kinolernejo. De 1987 ĝis 1989 ŝi sekvis superajn kursojn pri scenaroverkado kaj reĝisorado kun Evgenji Gabriloviĉ. Tie ŝi surfilmigis sian studfinan filmon "Ho vi miaj anseroj", sed tiu estis rifuzita, ĉar ne konvena al la oficiala ideologio. Ŝi dungitis de Lenfilm, sed ŝiaj scenaroj pri vivo de la sovetiaj civitanoj rifuzitas, pro la sama kialo. Fine, ĉar okazis Perestrojko, ŝia scenaro publikigitis. En la jaro 1997 ŝi surfilmigas "En tiu lando", rimarkota en multaj kino-festivaloj tramonde, kaj en la jaro 2003 "Babusja", kiu estos eĉ pli alte aprecata.

En siaj tri filmoj, ŝi filmis la Rusion, kiu karas al ŝi, for de la grandaj urboj, kie loĝas la "novaj rusoj" en malgrandaj kaj multekostaj apartamentoj malantaŭ fingrokodoj kaj privataj gardistoj; proksima de la simplaj koroj ŝi estas, kaj for de la laŭmodaj antaŭjuĝoj. Diras ŝi: "Ni estas gento bela, bona kaj spiritema. Kial do iĝis ni de dek jaroj la unusola lando kiu tiel voras mem siajn infanojn ...? Miaj filmoj utilas al tio: alarmvoki miajn samlandanojn pri la danĝero, kiu minacas ilin, konsciigi ilin pri kiome ni misvivas." En ŝiaj okuloj espero ne kuŝas en la generacio de la infanoj de Babussia, nek de tiuj "novaj rusoj" riĉigitaj per tiom da spekulacioj kaj fikombinaĵoj, sed en tiaj infanoj, kiaj la infanino, kiu reekas paroli danke al amo de sia praavino. Sed ŝi ne kondamnas homojn, kiel diras ŝi: "Kiel juĝi iun, se tiun vi amas?"

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.