Bertschikon

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Liebensberg)

Bertschikon estas komunumo en la distrikto Vinterturo, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 999 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Bertschikon
Blazono de Bertschikon
Lernejo kun horloĝturo en Bertschikon
setlejo • former municipality of Switzerland
Kantono Zuriko
Distrikto Vinterturo
Koordinatoj  47° 31′ 38″ N 8° 48′ 50″ O / 47.52722 °N, 8.81389 °O / 47.52722; 8.81389 (mapo)Koordinatoj: 47° 31′ 38″ N 8° 48′ 50″ O / 47.52722 °N, 8.81389 °O / 47.52722; 8.81389 (mapo)
Nombro de loĝantoj 999
Areo 9,64 km²
Alteco 506 m super marnivelo
Poŝtkodo 8544
Komunumkodo 0212
Mapo de Bertschikon
vdr

Geografio redakti

Bertschikon situas ĉe la orienta limo de la Kantono Zuriko limante al la Kantono Turgovio. Norde ĝi limas al la komunumo Ellikon ĉe Turo, okcidente al Wiesendangen kaj Elsaŭ kaj sude al Elgg kaj Hagenbuch.

La komunumo konsistas el la municipoj Bertschikon mem, Gundetswil, Kefikon (zurika parto), Liebensberg, Stegen, Gündlikon kaj Zünikon.

Trafiko redakti

Malgraŭ la fakto kaj kaj la nacia aŭtoŝoseo A1 kaj la ĉeflinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Sankt-Galo al Zuriko trapasas la komunumon, Bertschikon posedas pro sia malgrandeco nek pri propra aŭtoŝosealiro nek pri stacidomo. La konekto al la Zurika Trafik-Unio funkcias per la poŝtaŭtobuslinio 611 al Obervinterturo. La veturdaŭro ĝis la centro de Vinterturo daŭras 19 minutojn.

Historio redakti

En la setlejo Ziegelacker oni trovis ŝpurojn de romiaj setlejoj.

Unua dokumenta mencio de Bertschikon datiĝas el la jaro 1255 kiel Bersinkon. Unua skriba mencio de la setlejo Gündlikon datiĝas el la jaro 1162 kiel Gundilinchova.

En mezepoko la bienoj sur la teritorio de la komunumo apartenis al la Monaĥejo Sankt-Galo, la Monaĥejo Reichenau, la Grafoj de Kiburgo kaj poste al la Habsburgoj. Tiuj rajtoj transiris en la jaro 1471 und la Grafejo de Kiburgo al la urbo de Zuriko.

La hodiaŭa komunumo Bertschikon estis kreita en la jaro 1926 per kunigo de ĝiaj nunaj municipoj Bertschikon, Gundetswil, Gündlikon, Zünikon, Liebensberg, Stegen kaj el la zurika parto de Kefikon. Tion simbolas la 7 steloj en la komunuma blazono.

Eksteraj ligiloj redakti