Konsilio de Junulaj Organizaĵoj de Litovio

nacia konsilio de junularaj organizaĵoj en Litovio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Konsilio de Junulaj Organizaĵoj de Litovio - nacilingve Lietuvos jaunimo organizacijų taryba - estas federacio en Litovio reprezentanta en internacia kunteksto la plej gravajn junularajn organizaĵojn de la lando. Esence, la nacia junulara konsilio reprezentiĝas en la Forumo Junulara Eŭropa (france Forum européen de la jeunesse, FEJ, angle European Youth Forum, EYF, germane Europäisches Jugendforum, EJF - en januaro 2023, Forumo Junulara Eŭropa kunigas 105 organizojn, inter ili krom tiu ĉi ankoraŭ 43 pliajn naciajn junularajn konsilojn, kaj 61 neregistarajn organizaĵojn. Ankaŭ TEJO estas membro de Forumo Junulara Eŭropa kiel neregistara organizaĵo. Sidejo de la Konsilio de Junulaj Organizaĵoj de Litovio estas la urbo Vilno.

Konsilio de Junulaj Organizaĵoj de Litovio
Lietuvos jaunimo organizacijų taryba
organizaĵo
Sidejo Vilno, Litovio
Retejo Oficiala retejo
vdr

Eksteraj ligiloj redakti