Lignofibroj estas laŭlongaj, laŭaksaj aranĝitaj lignoĉeloj, kiuj plifirmigas la lignon. La procentaĵo de la fibroj en ligno estas inter 50 kaj 60 % ĉe foliarboj. Ĉe la pingloarboj estas la laŭlongaj traĥeidoj, kiuj estas 90–95 % de la pingloarbaj lignoj. Ankaŭ unujaraj plantoj havas fibrojn, sed multe malpli ol arboj. Fibroŝtofoj por la paperproduktado estas nomataj lignino respektive celulozo.

trĥeidoj ĉe Abies concolor (laŭlonga sekco)
lignovato el kverko (laŭlonga sekco)
mikroskopa foto de celulozo

Farado redakti

Lignofibroj estas farataj plej ofte el senŝeligitaj lignoĉipsoj. Per vaporado, kuirado kaj kemia aŭ mekanika solvado oni ricevas la fibrojn. Industriskale la disfibrigado okazas per defibrigatoro. La hejtigitaj lignoĉipsoj estas disigataj en rotacianta mueldisko.

Uzado redakti

 
lignofibra izolmaterialo

Lignofibroj estas uzataj por fari lignofibrajn platojn. Duraj lignofibraj platoj estas uzataj en veturilkonstruado kaj meblofarado. La konstruindustrio bezonas tiajn platojn i.a. por ŝeligado de betono. Mezduraj lignofibraj platoj estas uzataj por fari meblojn. Malduraj lignofibraj platoj taŭgas kiel lignofibra izolmaterialo.

Literaturo redakti

  • Peter Niemz, André Wagenführ: Werkstoffe aus Holz. In: André Wagenführ, Frieder Scholz: Taschenbuch der Holztechnik. Fachbuchverlag im Carl Hanser Verlag, Leipzig 2008; S.127-259. ISBN 978-3-446-22852-8.
  • Manfred Dunky, Peter Niemz: Holzwerkstoffe und Leime. Springer Verlag, Heidelberg 2002. ISBN 3-540-42980-8.

Eksteraj ligiloj redakti