Ligo de Polaj Urboj kaj Lokoj de UNESKO
Ligo de Polaj Urboj kaj Lokoj de UNESKO – organizaĵo kreita en Zamość, asociiĝanta instituciojn kaj aŭtonomiojn en Pollando, kiuj ligiĝas kun lokoj enskribitaj en liston de la Monda heredaĵo de Unesko. Sidejo estas la urbo Toruń.
Historio redakti
Pollando apartenas al la unuaj ŝtatoj-subskribintoj de la konvencio pri listo de la Monda heredaĵo de Unesko. Konforme al la stato el 2018 oni enlistigis 15 lokojn el Pollando.
La 26-an de junio 2004, dum la Dua Forumo de Polaj Urboj kaj Lokoj de UNESKO, kelkiuj polaj aŭtonomioj kaj institucioj, zorgantaj pri aŭ terene ligitaj kun la enskribitaj lokoj al la Listo, kreis la Ligon de Polaj Urboj kaj Lokoj de UNESKO. Tio estis servonta al kunlaboro, pli bona promocio de objektoj kaj popularigo de kulturaj aktivecoj, kun apogo de turismo.
Membroj de la Ligo de Polaj Urboj kaj Lokoj de UNESKO redakti
- urbo Bochnia
- urbo Zamość
- loka turisma organizaĵo "Zamość i Roztocze" (Zamość kaj kvartalo de Biłgoraj)
- urbo Wieliczka
- urbo Toruń
- loka turisma organizaĵo Beskid Zielony kun sidejo en Gorlice
- paroĥejo Binarowa, apud Biecz (kun alvoko al sankta Ĉefanĝelo Miĥaelo)
- Nacia Parko Białowieża
- urbo Łęknica
- urbo Oświęcim
- romkatolika paroĥejo Lipnica Murowana (distrikto Bocheński)
- komunumo Lipnica Murowana
- urbo Świdnica
- evangeliana-augsburga paroĥejo en Świdnica
- evangeliana-augsburga paroĥejo en Jawor
- komunumo Jawor
- romkatolika paroĥo Sękowa (distrikto Gorlicki)
- komunumo Sękowa
- Hala Ludowa Vroclavo
- urbo Varsovio
- romkatolika paroĥo en Dębno
Bibliografio redakti
- Polska. Skarby UNESCO (Pollando. Trezoroj de Unesko), Wydawnictwo AA, Krakovo 2017, p. 87, ISBN 978-83-7864-070-7
Eksteraj ligiloj redakti
- Liga Polskich Miast i Miejsc UNESCO z siedzibą w Toruniu Ligo de Polaj Urboj kaj Lokoj de UNESKO kun la sidejo en Toruń