Lili Horvát, laŭ hungarlingve kutima nomordo Horvát Lili estas hungara reĝisoro, scenaristo. Ŝia origina familia nomo estis Horváth ĝis 2020.

Lili Horvát
Lili Horvát en 2021
Lili Horvát en 2021
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aprilo 1982 (1982-04-13) (41-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro • reĝisoro • filmreĝisoroscenaristo
vdr
Lili Horvát

Lili Horvát[1] naskiĝis la 13-an de aprilo 1982 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Lili Horvát maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 2001, poste ŝi studis jaron en fr:Université Sorbonne-Nouvelle, fine ŝi akiris reĝisoran diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) en 2009 (intertempe en 2005 kaj 2011 ŝi ricevis stipendiojn en Germanio). Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Ildikó Enyedi, Péter Gothár, Péter Tímár kaj Francisco Gózon. Jam ekde 2006 ŝi estis partoprenanto de filmoj. Ŝi akiris sciencan gradon DLA en 2013. Ŝi fondis kun iu filman produktejon en 2016 kaj ŝi verkis ankaŭ kelkajn novelojn. Ŝiaj filmoj estis premiitaj inter 2006-2020.

Ŝiaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto) redakti

  • Vakáció (mallonga filmo, 2006) - ankaŭ scenaristo kaj produktoro
  • Szerdai gyerek (2015) - ankaŭ scenaristo
  • Felkészülés meghatározatlan ideig tartó együttlétre (2020) - ankaŭ scenaristo

Ŝiaj scenarlibroj (elekto) redakti

  • Uszodai tolvaj (mallonga filmo, 2007) - ankaŭ reĝisoro
  • Hajónapló (televida serio, 2009) - ankaŭ reĝisoro

Ŝiaj filmaj roloj redakti

  • Terápia (televida serio, 2012) - Kinga
  • Fehér isten (2014) - Elza

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti