Lima kastelo (ĉeĥe: Hraniční zámek) estas klasicisma kastelo en areo de Lednice-Valtice. Konstruaĵo de la kastelo situas sur okcidenta bordo de Fiŝlago Hlohovec, rekte sur limo de la katastraj teritorioj de municipoj Hlohovec kaj Lednice. La kastelo estas protektita kiel kultura memorindaĵo de Ĉeĥio. Ĝi estas uzata al komercaj celoj.

Lima kastelo
ĉeĥe: Hraniční zámek
kastelo
Lima kastelo
Oficiala nomo: Lima kastelo
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Břeclav
Administra municipo Hlohovec
Historiaj regionoj Moravio, Malsupra Aŭstrio ĝis 1920
Parto de Areo de Lednice-Valtice
Situo Lima kastelo
 - koordinatoj 48° 46′ 49″ N 16° 45′ 28″ O / 48.78028 °N, 16.75778 °O / 48.78028; 16.75778 (mapo)
Valego Malsupramoravia valego
Stilo klasicismo
Konstruado 1826-1827
Pluaj posedantoj Liĥtenŝtejnidoj
Nuna posedanto Ĉeĥio
Konstruinto Johano la 1-a el Liĥtenŝtejno
Por publiko jes
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Hraniční zámeček
Retpaĝo: www.chateaudefrontiere.com
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

 
La devena kaj la pli nova limo inter Moravio kaj Malsupra Aŭstrio en regiono de Lima kastelo

La konstruaĵon lasis fari por si Johano la 1-a Jozefo el Liĥtenŝtejno. La aŭtoreco de la propono estas neklara. Ĝi estas alskribata al Josef Kornhäusel, Josef Hardtmuth aŭ ankaŭ al Joseph Franz Engel. Laŭ la projekto la kastelon realigis konstruistoj Josef PoppelackKarel Schleps. La konstruado de la kastelo mem okazis en la jaroj 1826 - 1827. La parceloj, sur kiuj la kastelo estis konstruita, devene apartenis nur al Moravio, sed proksimume en la tempo de la konstruado de kastelo okazis ŝovo de landlimo inter Moravio kaj Malsupra Aŭstrio al mezo de la kastelo. Tiun ĉi pli postan limon dokumentas skribaĵo "Zwischen Österreich und Mähren" sur ties fasado. Tiun ĉi limon kreis rojo Včelínek fluanta tra kortego de la kastelo. La kastelo estis konstruita sur marĉa grundo, kiu devis esti unue firmigita per lignaj pilotoj kaj dratreto, sur kiuuj poste estis metitaj fundamentoj de la objekto. La suma kostoj por konstrui la kastelon faris 70 573 guldenoj. Post tio, kiam la kastelo estis en la jaro 1945 konfiskita, ĝi servis kiel ornitologia stacio. En la jaro 1995 okazis ĝia ampleksa rekonstruuo. Nuntempe la kastelo estas konsisto de hotela komplekso, en la kastelo mem troviĝas luksa restoracio, kafejo ksj vinkelo.

Priskribo redakti

La objekto de la kastelo kreas arkitekturan kuulison de bela naturmedio. Tri unuetaĝaj pavilionoj estas kunigitaj per teretaĝaj traktoj kun belvidejaj terasoj. La fasado de la centra konstruaĵo sur regula ortangulo kreas antaŭigitan teretaĝan spacon, trarompita per tri duonronde arkaĵaj, vitritaj arkadoj sur la fasado kkaj unuu arkado surflanke. La tegmento de la antaŭigita ĉambro servas kiel loĝio, kiu estas kreata de kvar kolonoj kun toskanaj kapoj kunigitaj en tripartan arkadon. Super la supra kornico de la arkado troviĝas skribaĵo "Zwischen Österreich und Mähren".

Surflanke de la ĉefa konstruaĵo estas simetrie alligitaj flankaj aloj, kreataj de teretaĝaj komunikaj traktoj kaj suurflankaj prismaj paviolonoj. La komunikaj traktoj membrigas ses fenestrajn aksoj, kreitaj de simplaj ortangulaj fenestroj, havigitaj de ŝutroj, kiuj estas reciproke apartigitaj de lesenaj strioj. La tegmenton de la komunikaj traktoj kreas belvidejaj terasoj kun balustradoj, kies malantaŭan parton fermas muro en alteco de la flanka fenestro de la ĉefa konstruaĵo kun ses blindaj arkadoj, havigitaj de la ŝutroj. Lima kastelo estas finita de du etaĝaj prismaj pavilonoj, trarompitaj sur akso en la teretaĝo duonronde envolbita portalo.

Konsito de la parka ornamado estas rondeta lageto kun statuo de Higia sur ŝtona soklo.

Fortikaĵo redakti

En la jaro 1937 estis en la sudan fundamenton de la kastelo enkonstruita netipa objekto de malpeza fortikaĵo mod. 37, tiu ĉi valora teknika memorindaĵo estis forigita de trafikanto en la jaro 2007 kaj sur ĝia loko estis konstruita vinkeleto.[1]

Pluaj fotoj redakti

Referencoj redakti

  1. Ropiky.net - Objekto 6/4063/A-160. Alirita 2021-03-27.