Lingku (kanalo)

kanalo en Ĉinio

25° 35′ 56″ N 110° 41′ 23″ O / 25.59889 °N, 110.68972 °O / 25.59889; 110.68972 (mapo)

Lingku
kanalo
Bazaj datoj
Arkitekto Shi Lu vd
Lando Popola Respubliko Ĉinio vd
Situo Xing'an County
Situo
Geografia situo 25° 35′ 56″ N, 110° 41′ 23″ O (mapo)25.598888888889110.68972222222Koordinatoj: 25° 35′ 56″ N, 110° 41′ 23″ O (mapo)
Lingku (Ĉinio)
Lingku (Ĉinio)
DEC
Lingku
Lingku
Situo de Lingku
Map
Lingku
vdr
Lingku kanalo.
Itinero de la Lingku (malhelblue). Akvodislimo inter la basenoj de Jangzio (oriente) kaj de la Perlo Rivero (okcidente) estas proksimume montrita per verda linio.

La Lingqu (en simpligita ĉina 灵渠, en tradicia ĉina 靈渠, en pijino Líng Qú) estas kanalo en la kantono Xing'an, proksime de Gujlin, en la nordokcidenta angulo de Gvanŝio, Ĉinio. Ĝi konektas la riveron Ksiang (kiu enfluas norden en la Jangzion) kun la rivero Li (kiu enfluas suden en la riveron Gui kaj en la riveron Ksi), kaj tial ĝi estas parto de historia akvovojo inter Jangzio kaj la delto de la Perlorivero. Ĝi estis la unua kanalo en la mondo kiu konectis du rivervaloj kaj ebligis, ke boatoj veturu 2 000 km el Pekino ĝis Hongkongo.[1]

En la jaro 214 a.n.e. la imperiestro startis la projekton de tiu granda kanalo por transporti liveraĵojn al la armeo.[2] La kanalo ebligis akvotransporton inter norda kaj suda Ĉinio.[2] La kanalo, 34 kilometrojn longa, ligus la riveron Ksiang kiu fluas en la riveron Jangzion kun la rivero Li Jiang, kiu fluas en la Perloriveron.[2] La kanalo konektis du el la ĉefaj akvovojoj de Ĉinio kaj helpis la etendon de Qin en la sudokcidenton.[2] La konstruado estis konsiderita unu el la tri grandaj agegoj de la inĝenierarto de Antikva Ĉinio, kaj la aliaj estus la Granda Murego kaj la sistemo de irigacio Dujiangĝan de Siĉuano.[2]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. The first contour transport canal, UNESCO Courier, Oct 1988, http://unesdoc.unesco.org/images/0008/000817/081712eo.pdf#81710 
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Mayhew, Bradley. Miller, Korina. English, Alex. South-West China: lively Yunnan and its exotic neighbours. Lonely Planet. (ISBN 1-86450-370-X kaj ISBN 978-1-86450-370-8). p. 222.

Bibliografio redakti

  • Day, Lance and McNeil, Ian . (1996). Biographical Dictionary of the History of Technology. New York: Routledge. (ISBN 0-415-06042-7).