Lisístrata
Hispana filmo de 2002
Lisístrata [liSIStrata] estas hispana filmo de 2002 reĝisorita de Francesc Bellmunt kun ĉefaktoroj Juan Luis Galiardo, Javier Gurruchaga kaj Maribel Verdú.
Lisístrata | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Lisístrata |
Originala lingvo | hispana lingvo • kataluna lingvo |
Kina aperdato | 2002, 16 dec. 2004 |
Ĝenro | komedia filmo, samseksemeca filmo |
Reĝisoro(j) | Francesc Bellmunt |
Scenaro | Francesc Bellmunt |
Rolantoj | Maribel Verdú • Juan Luis Galiardo • Aitor Mazo • Óscar Jaenada • Vicente Gil • Lola Forner • Santi Millán • Javier Gurruchaga • José Corbacho • Mercè Llorens • Elisenda Ribas i Sallent • Nadala Batiste • Pep Guinyol |
IMDb | |
Intrigo redakti
La agado okazas en Ateno en la jaro 411 a.n.e.. Ateno kaj Sparto estas en milito. Ĉar ŝajne la viroj ne kapablas solvi la aferon, la virinoj ambaŭflanke, estritaj de Lisistrata (Maribel Verdú), deklaras sin en striko de sekso ĝis la viroj sukcesos solvi pace siajn konfliktojn.
La historio estas bazita sursamnoma bildoverko de la germana bildoverkisto Ralf König, kies historio estas siavice bazita sur la samnoma verko de Aristofano.
Geaktoraro kaj roluloj redakti
- Juan Luis Galiardo
- Maribel Verdú
- Javier Gurruchaga
- Aitor Mazo
- Jesús Bonilla
- Teté Delgado
- Sonia Ferrer
Referencoj redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lisístrata (película) en la hispana Vikipedio.