Listo de hungaraj loknomoj kun "vásárhely"

Listartikolo en Vikipedio

La hungara nomparto vásárhely signifas "bazarejo" aŭ "bazar-loko". Pluraj loknomoj en la iama Hungara reĝlando enhavas tiun ĉi parton.

Pro la disdivido de Hungario en 1919 parto el la lokoj nun situas en Kroatio (iam aŭtonoma reĝlando en la hungara regno), Rumanio, SerbioSlovakio. Tie la alilingva nomo parte uzas la radikojn "trh" resp. "târg", kiuj same signifas "bazaro".

Atentu, ke Vásárhely estas ankaŭ kutima familia nomo en Hungario.

Hungara nomo alia nomo nuna lando regiono
Drávavásárhely Nedelišće Kroatio distrikto Međimurje
Erdővásárhely Oşorhel Rumanio Transilvanio, distrikto Cluj
Fugyivásárhely Oşorhei Rumanio Transilvanio, distrikto Bihor
Gyerővásárhely Dumbrava (Cluj) Rumanio Transilvanio, distrikto Cluj
Hódmezővásárhely Hungario Csongrád
Kézdivásárhely Târgu Secuiesc Rumanio Transilvanio, distrikto Covasna
Kisvásárhely Hungario Zala
Marosvásárhely Târgu Mureș Rumanio Distrikto Mureș
Somlóvásárhely Mogentianae Hungario Veszprém
Torontálvásárhely Debeljaĉa Serbio Vojvodino
Vásárhely Trhovište Slovakio distrikto Michalovce
Zsilvásárhely Târgu Jiu Rumanio Transilvanio, distrikto Gorj