Debeljaĉa
Debeljaĉa, serbe Дебељача, slave Debeljača, hungare Torontálvásárhely, germane Debeljatscha estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Banato, en municipo de Kovaĉica.
Bazaj informojRedakti
SituoRedakti
Debeljaĉa situas sur ebenaĵo laŭ fervojo Panĉevo-Zrenjanin. Beogrado troviĝas 40 km.
HistorioRedakti
En 1750 la loko estis ankoraŭ neloĝata. Baldaŭ serbaj limgardistoj alvenis, sed ili poste foriris, en 1783 la loko denove senhomiĝis. En 1794 hungaroj refondis la komunumon. En 1830 incendio, post 2 jaroj epidemio pri ĥolero okazis. Septembre de 1848 serboj atakis la loĝantojn, sed ili rifuĝis. La serboj bruldetruis la vilaĝon, la rehomiĝo en 1849 okazis. Post Traktato de Trianon Debeljaĉa apartenis al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Debeljaĉa 5325 homoj, (2836 hungaroj (53 %), 1735 serboj (33 %), 196 jugoslavianoj, 170 ciganoj, 85 slovakoj, 39 kroatoj kaj aliaj).
VidindaĵojRedakti
FamulojRedakti
- En la iama Torontálvásárhely naskiĝis hungara pentristo Ernő Jeges.
- En Debeljaĉa naskiĝis hungara-serba fizikisto Béla Ribár.
Komunumoj pri "vásárhely" (=bazarejo) en Hungara reĝlandoRedakti
Drávavásárhely | Hódmezővásárhely |
Gyerővásárhely | Kézdivásárhely |
Kisvásárhely | Marosvásárhely |
Somlóvásárhely | Torontálvásárhely |
Vásárhely |