Béla Ribár, laŭ hungarlingve kutima nomordo Ribár Béla estis hungara-serba fizikisto, profesoro, instruisto, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (2004), membro ordinara de Serba Scienca-Arta Akademio (2001).

Béla Ribár
Persona informo
Naskiĝo 5-an de septembro 1930 (1930-09-05)
en Debeljaĉa
Morto 22-an de marto 2006 (2006-03-22) (75-jaraĝa)
en Novi Sad
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo fizikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Béla Ribár [1] naskiĝis la 5-an de septembro 1930 en Debeljaĉa. Li mortis la 22-an de marto 2006 en Novi Sad.

Biografio redakti

Béla Ribár apartenis al la hungara minoritato en Jugoslavio, poste en Serbio. Li frekventis universitaton en Beogrado inter 1949-1955. Post la diplomo li ekinstruis en gimnazio, baldaŭe en universitato en Sarajevo. Inter 1966-1969 helpe de stipendio li esploris en Berno, kie li ankaŭ doktoriĝis. Ekde 1970 ĝis la pensiuliĝo en 1995 li instruis en universitato en Novi Sad. Li esploris la kristalojn ekde la 1960-aj jaroj. Post la pensiuliĝo li agadis por la hungara minoritato en Serbio. Li ricevis premiojn en 1987 kaj 1996.

Verkaro (elekto) redakti

  • Híres magyar tudósok (Famaj hungaraj sciencistoj), (1995)
  • A Délvidéki magyarság múltja és jelene (2001)
  • Megmaradásunk záloga (2004) - elektitaj artikoloj

Fontoj redakti