Listo de programoj verkitaj en Esperanto
Listartikolo en Vikipedio
Tio ĉi estas listo de programoj, en kies interna kodumaĵo (fontkodo) kaj ekstera interfaco tekstoj estas skribitaj rekte en Esperanto, kun eblo aŭ ne pli traduki al aliaj lingvoj.
Klasifiko redakti
Desegnado redakti
- Grafikilo Arkivigite je 2009-04-09 per la retarkivo Wayback Machine - por desegni artaĵojn. (malaperis!)
Interreto redakti
- Aligilo - por administri la partoprenantojn de Esperanto-renkontiĝoj.
- Pâturage - por foliumi dosierojn interrete.
- Merkuro - tujmesaĝilo por teksta interreta komunikado.
- Hedero - Simpla ilo por interkonekti Esperantistajn blogistojn. (malaperis!)
Klavaro redakti
LIngvo.org donis superrigardon pri la eblecoj tajpi ĉapelitajn Esperanto-literojn en diversaj operaciumojn, poŝtelefonoj, retumiloj kaj aliaj kiel reta konvertilo.
Ludoj redakti
- Lotomanio - por simuli aktivajn loteriojn, faciligante amaskunvetadon.
- Vortludo - senpaga saĝtelefona ludo kiu tre similas la ludon Skrablo.
Tekniko redakti
- Interkonekto - por desegni interkonektajn elektrajn diagramojn.
- Enc2ly - konvertilo de muzik-dosieroj, de Encore al LilyPond.