La Lisuoj (en Lisu-lingvo: ꓡꓲ-ꓢꓴ ꓫꓵꓽ; en Birma: လီ ဆူ လူမျိုး, [lìsʰù]; ĉine: 傈僳族; en Pinjino: lìsùzú; en Taja: ลี สู่) estas Tibetobirma etna grupo, kiu loĝas en montaraj regionoj de Birmo, Sudokcidenta Ĉinio, Tajlando, kaj la barata ŝtato Arunaĉal-Pradeŝo.

Lisuoj
tribo
Ŝtatoj kun signifa populacio
Religio
Lisu Church
vdr
Lisu-virino en etna vestaĵo.

Distribuo redakti

Ĉirkaŭ 730 000 lisuoj loĝas en la ĉinaj ŝtatoj de gubernioj Lijian, Baoŝan, Nujian, Dêĉên kaj Dehon en Junano-provinco kaj Siĉŭano-provinco, Suda Ĉinio. La Lisuoj formas unu el la 56 etnoj oficiale agnoskitaj de la Registaro de la Ĉina Popola Respubliko. En Birmo, la Lisuoj estas agnoskitaj kiel unu el la 135 etnaj grupoj agnoskitaj fare de Birmo kaj laŭtaksa populacio de 600 000. Lisuoj loĝas en la nordo de la lando; Kaĉino (Putao, Myitkyina, Danai, Waingmaw, Bhamo), Ŝana Ŝtato, (Momeik, Namhsan, Lashio, Hopang, kaj Kokang) kaj suda Ŝana Ŝtato (Namsang, Loilem, Mongton) kaj Sagaing Regiono (Katha kaj Khamti), Mandalaja Regiono (Mogok kaj Pyin Oo Lwin). Ĉirkaŭ 55 000 vivas en Tajlando, kie ili estas unu el la ses ĉefaj montetloĝantaj popoloj. Ili plejparte enloĝas en malproksimaj montaraj areoj[1], kaj havas famon en Tajlando pro sia izoliteco.

La Lisuoj kiel tribo konsistas el pli ol 58 diversaj klanoj. Ĉiu familia klano havas sian propran nomon aŭ familian nomon. La plej grandaj familiaj klanoj konataj inter la tribklanoj estas Laemae pha, Bya pha, Thorne pha, Ngwa Pha (Ngwazah), Naw pha, Seu pha, Khaw pha. La plej multaj el la familiaj nomoj venis de sia propra laboro kiel ĉasistoj en la primitivaj tempoj. Tamen, poste, ili adoptis multajn ĉinajn aŭ birmajn familiajn nomojn. Ilia kulturo havas trajtojn komunajn kun la Jioj-popolo aŭ Nuosu (Lolo) kulturo.

Historio redakti

Lisu-historio estas transdonita de unu generacio al la sekva en la formo de kantoj. Nuntempe ĉi tiuj kantoj estas tiom longaj, ke ili povas preni tutan nokton por esti kantitaj.[2]

Originoj redakti

La Lisuoj verŝajne originis de orienta Tibeto eĉ antaŭ ol nuntempaj tibetanoj alvenis en la altebenaĵon. Esplorado farita fare de Lisu-akademiuloj indikas, ke ili moviĝis al nordokcidenta Junano. Ili enloĝis regionon trans Baoŝan kaj la Tengĉong-ebenaĵo dum miloj da jaroj. Lisuo, Jio, Lahua kaj Aĥa estas tibetbirmaj lingvoj, foje rilataj al birma kaj tibeta[3]. Post la Han-ĉina Ming-dinastio, ĉirkaŭ 1140-1644 p.K. la orientaj kaj sudaj Lisu-lingvoj kaj kulturo estis tre influitaj fare de la Han-kulturo.[4][5]

Lisuoj en Barato redakti

Lisuoj en Barato nomiĝas "Jobinoj". En ĉiuj registaraj registroj, Lisuoj estas Jobinoj, kaj la vortoj foje estas uzataj interŝanĝeble. Lisu estas unu el la minoritattriboj de Arunaĉal-Pradeŝo de Barato. Ili vivas plejparte en Vijoynagar-cirklo ĉe Gandhigram (aŭ Shidi en Lisu), kiu estas la plej granda vilaĝo.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Ernst Gabriel "'We try to not be Thai': the everyday resistance of ethnic minorities" Nova Mandalo. Prenite en 20an de aprilo 2020.
  2. "Amazing People – doco stories & palces"
  3. Gros 1996, Gros 2001, Bradley 1997, Matisoff 1986
  4. Dessaint, Alain Y, 1972. Economic organization of the Lisu of the Thai highlands Doktoriga disertacio, Anthropology, University of Hawaii.
  5. Hanks, Jane R. kaj Lucien M. Hanks, 2001. Tribes of the northern Thailand frontier, Yale Southeast Studies Monographs, Volume 51, New Haven.